Suhr

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Suhr (stacidomo).
Suhr
Blazono de Suhr
Hotelo zum Kreuz en la centro de Suhr
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Araŭo
Koordinatoj  47° 22′ 30″ N 8° 4′ 50″ O / 47.37500 °N, 8.08056 °O / 47.37500; 8.08056 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 30″ N 8° 4′ 50″ O / 47.37500 °N, 8.08056 °O / 47.37500; 8.08056 (mapo)

Map

Areo 10,62 km²
Alteco 397 m super marnivelo
Poŝtkodo 5034
Komunumkodo 4012
Mapo de Suhr
vdr

Suhr estas komunumo en la distrikto Araŭo de Kantono Argovio, Svislando. Kun 9556 loĝantoj je la 31-a de decembro 2008 ĝi atingis preskaŭ la grandecon de urbo.

Geografio

Ronddomo de Calvatrava en la centro de Suhr
La rivero Wyna en Suhr

Suhr situas en la suba valo de la rivero Suro sude de la alfluejo de Wyna al ĉi-antaŭa. La komunumo apartenas al la aglomeraĵo de la kantona ĉefurbo Araŭo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,62 km², de kiuj 4,71 km² estas kovritaj de arbaro kaj 2,83 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto troviĝas sur monteto je alteco de 570 m s.m., kiu simple nomiĝas Berg (= Monto en Esperanto) kaj la plej malalta punkto sur alteco de 385 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Suro.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Suhr limas en nordo al Buchs, en nordoriento al Rupperswil, en oriento al Hunzenschwil, en sudo al Gränichen, en sudokcidento al Oberentfelden, en okcidento al Unterentfelden, kaj en nordokcidento al Araŭo.

Trafiko

Suhr situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zofingo al Lencburgo. Krome tra Suhr pasas la etŝpura tramfervojo Wynatalbahn (Wyna-Val-Fervojo) de Araŭo al Menzikon.

La komunumo Suhr situas meze inter la du aŭtvojalveturejoj Araŭo-Oriento kaj Araŭo-Okcidento de la svisa aŭtovojo A1.

Historio

La unua dokumenta mencio de Suhr datiĝas el la jaro 1045 kiel Sura[1].

En mezepoko Suhr troviĝis unue sub la jurisdikcio de la Grafoj de Lencburgo kaj poste de la Grafoj de Kiburgo, kies havaĵo post ties formorto transiris al la Habsburgoj en la jaro 1264.

Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 Suhr fariĝis berna posedaĵo kaj nun dum preskaŭ kvar jarcentoj sub berna servuteco apartenis al Berna Argovio. En la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion el la ĵurkomunuma servuteco kaj atribuis la komunumon al la distrikto Araŭo de la nove fondita Kantono Argovio.

En la jaro 1810 la vilaĝoj Buchs AG kaj Rohr AG, kiuj ĝis tiam formis parton de Suhr, disiĝis de la komunumo kaj fariĝis propraj aŭtonomaj komunumoj.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.