Stripapageto
En kaptiteco
| ||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
| Bolborhynchus lineola | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Stripapageto (Bolborhynchus lineola) estas specio de papagoj en la familio papagedoj, latine Psittacidae. Ĝi troviĝas en arbaroj de altaj teroj de tropikal Latinameriko. Ilia plumaro estas ĉefe verda, kun pluraj nigraj aŭ malhelverdaj strioj kaj hela, persik-kolora beko. La malhelaj strioj varias laŭ elstareco kaj intenseco inter ambaŭ subspecioj. Kelkaj colormutacioj (morfoj) estas disponeblaj en birdobredado, ĉar ĝi populariĝis kiel dorlotbesto.
La specio havas disan distribuadon, trovita el suda Meksiko suden tra Panamo; en Sudmeriko, ĝi troviĝas kaj en la Montaro Santa Marta de Kolombio kaj en la Venezuela Marborda Montaro, kaj en la arbaroj de la montetaj deklivoj de Andoj (el okcidenta Venezuelo suden ĝis Peruo kaj Bolivio).
Taksonomio
Estas du subspecioj de la stripapageto:[1]
- B. l. lineola (Cassin 1853)[1]
- B. l. tigrinus (Souance 1856)[1] – tigrinus (kun la signifo 'tigro'), ĉar tiu subspecio havas pli rimarkindan malhelan strecon[2]
Aspekto

La stripapageto estas ĉirkaŭ 16 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 42 ĝis 52 gramojn. Ĝi estas plejparte verda kaj havas nigrajn striojn super siaj supraj partoj, escepte de la kapopinto. Ĝiaj malsupraj partoj estas olivecverdaj kun tre malhelverdaj strioj sur siaj flankoj. La ŝultro de ĝiaj flugiloj estas nigra, estas iom da bluo sur la malsupra flanko de ĝiaj flugiloj, kaj ĝia vosto estas malhelverda. La irisoj estas malhelbrunaj, la beko estas kornokolora, kaj la kruroj estas rozkoloraj.[2] Junuloj havas malpli markajn malhelajn striojn, kiuj malheliĝas kun la aĝo. Maskloj kaj inoj ĝenerale similas laŭ ekstera aspekto, sed maskloj foje povas havi pli markajn nigrajn striojn ol la ino.[3] Kutime, tamen, ne ekzistas distingilo por diferencigi sekson kaj la seksdifino devas esti farita kirurgie aŭ per sangotestoj. La du subspecioj malsamas laŭ la elstareco de la malhelaj strioj.[2]
Vivmedio kaj statuso
Ilia vivejo estas arbaroj kaj montoj ĝis alteco de proksimume 3 300 m super marnivelo.[4] Ili pasigas iom da sia tempo sur la grundo, sed dormas alte en la arboj. Ili toleras malvarmon kaj oni vidis ilin baniĝi eĉ en neĝo.
La stripapageto havas grandan populacion, kiu supozeble estas stabila.[5]
Biologio
Kutime estas du ĝis kvar ovoj en la ovodemetado, kiuj eloviĝas post ĉirkaŭ 18–21 tagoj da kovado. La papagidoj forlasas la neston ĉirkaŭ kvin semajnojn post eloviĝo.[3]
Stripapagetoj troviĝas en naturo en grupoj de 6-30, kvankam oni konas pli grandajn grupojn (ĝis 150 birdoj). Ili manĝas fruktojn, sekigitajn kaj ĝermitajn semojn, kaj insektajn larvojn.
Stripapagetoj estas konataj pro siaj trankvilaj trajtoj kaj strangaj pozoj. Male al multaj birdoj, stripapagoj tipe ripozas en preskaŭ horizontala sinteno kun siaj kapoj preskaŭ en linio kun siaj vostoj. Ili estas ĝenerale tre trankvilaj birdoj kaj tipe murmuras kviete, kaj iliaj krioj ne estas altaj aŭ penetraj al la orelo.
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Psittaciformes (Version 10.015 ). Zoological Nomenclature Resource (2010-03-25).
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Forshaw (2006). plato 92.
- ↑ 3,0 3,1 Alderton, David (2003). The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. p. 197. ISBN 1-84309-164-X.
- ↑ (2020) “Barred Parakeet - Distribution” (en). doi:10.2173/bow.barpar1.01. Alirita 28a de Majo 2018..
- ↑ BirdLife International (2016). "Bolborhynchus lineola". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22685913A93091828. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22685913A93091828.en. alirita la 12an de Novembro 2021.
- Parrots: A Guide to Parrots of the World; Juniper & Parr, 1998, (ISBN 0-300-07453-0)
- Forshaw, Joseph M. (2006). Parrots of the World; an Identification Guide. Bildoj de Frank Knight. Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- Athan, Mattie Sue (2010). Guide to Companion Parrot Behavior (2a eld.). Hauppauge, N.Y.: Barron's Educational Series. ISBN 978-0-7641-4213-0.
Eksteraj ligiloj
- Parrot Encyclopedia - species profiles Arkivigite je 2012-08-14 per la retarkivo Wayback Machine, World Parrot Trust, parrots.org
- Care information, species profile, diet, breeding, medical care for Barred Parakeets / Lineolated Parakeets ĉe BarredParakeets.com
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



