Stephan Riccius
| Stephan Riccius | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 25-an de decembro 1512 en Kahla |
| Morto | 12-an de majo 1588 (75-jaraĝa) en Osterfeld |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | teologo filologo pastro |
Stephan RICCIUS ankaŭ Reich (naskiĝinta la 25-an de decembro 1512 en Kahla, mortinta en 1588 en Osterfeld-Lissen) estis germana teologo protestantisma.
Vivo
Stephan Reich frekventis la latinlernejon de Jena ironte je studado en 1529 al Wittenberg. Li ankaŭ aŭdis prelegojn de Marteno Lutero, Filipo Melanktono, Justus Jonas la Maljuna kaj Caspar Cruciger la malplijuna. Post kiam la monrimedoj ne plu sufiĉis por kontinuigo studa li ricevis de Melanktono rekomendon ĉe Johann Stratius en Poznano povi instrui la helenan lingvon enurbe.
Post unu kaj duona jaro Riccius revenis al Wittenberg kie li magistriĝis en 1536. Tiel eblis iĝi lernigisto en Jena kaj nupti. Samofice li baldaŭ poste ekaktivis en Saalfeld antaŭ nomumiĝo en 1542 je diakoneco samloke. Mallonge li estis paroĥestro en Unterwellenborn-Langenschade antaŭ la vokiĝo je Kahla.
Sed tio estis malbona decido ĉar kun la komunumo de lia naskiĝurbo ne evoluis rilato bona kaj en 1558 oni semis la onidiron de adulto fare de la edzino. Sekvis eĉ proceso kaj la edzino publike skurĝitis kaj senditis ekzilen. Sed Riccius kredis la senkulpecon edzinan, demisiis en Kahla kaj translokiĝis je Lissen apud Weißenfels. Tie ĉi li havis sufiĉe da tempo agadi kiel verkisto paralele al la paroĥestraĵoj. Krom multaj lernolibroj, eldonoj kaj tradukoj de klasikaj aŭtoroj Riccius publikigis plurajn bibliajn ekzegeziaĵojn de Lutero kaj Cruciger. Kiel aliaj teologoj siatempaj li feliĉe unuigis la humanisman heredaĵaron kun la teologio de Reformacio.
Literaturo
- E. Koch: Magister Stephan Riccius, sein Leben und seine Schriften. Meiningen 1886.
- Rudolf Hermann: Magister Stephan Riccius. Che: Luther in Thüringen. Herausgegeben v. R. Jauernig. Berlin 1952, S. 207–212.
- Robert Stupperich: Melanchthon und die polnischen Humanisten. Che: Fragen der polnischen Kultur im 16. Jahrhundert, herausgegeben v. R. Olesch und H. Rothe. Gießen 1980, p. 370.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

