Stephan Ludwig Roth
| Stephan Ludwig Roth | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 24-an de novembro 1796 en Mediaș |
| Morto | 11-an de majo 1849 (52-jaraĝa) en Kluĵo |
| Tombo | Mediaș |
| Lingvoj | germana • hungara • rumana • latina |
| Ŝtataneco | Aŭstra imperio Hungario |
| Alma mater | Universitato de Tubingeno |
| Okupo | |
| Okupo | verkisto pastro opinia ĵurnalisto politikisto pastro instruisto edukisto |

Stephan Ludwig ROTH (naskiĝinta la 24-an de novembro 1796 en Mediaș, ekzekutita la 11-an de majo 1849 en Kluĵo) estis transilvania intelektulo. La ano de la transilvaniaj saksoj estis reformema pedagogo, protestantisma pastoro kaj finfine politikisto.
Vivo
Post lernado en Mediaș kaj Sibiu kaj studoj en Tübingen, Roth ekinteresiĝis en 1818 pri pedagogio vojaĝante al Svislando por gajni sperton de la projektoj de Johann Heinrich Pestalozzi en Yverdon-les-Bains. Li iĝis kunlaboranto de Pestalozzi, instruis la latinan lingvon, verkis por Der Sprachunterricht kaj doktoriĝis en 1820 pri filozofio en Tübingen. Liaj modernaj pedagogiaj ideoj ne de ĉiuj ŝatatis kiel li devis sperti ekstere de Svislando.
Reveninte al Transilvanio, Roth sekvis en la paŝojn de sia patro kiel lernejestro de la gimnazio en Mediaș ekde 1831 (normala instruisto li estis tie ekde 1821); forigite el la instrusistemo, li ekpastoris en Nemșa en 1837 kaj en Moșna en 1847. Predikadon li jam antaŭe faris en Mediaș. Liajn reformideojn lernejajn (ekz. enkonduki kantadon kaj gimnastikon) kontraŭis konservativaj kolegoj.
Politiko lingva/kultura
En la debatoj levitaj fare de la Transilvania parlamento en 1841, li argumentis ke la rumana estu oficiala lingvo en la regiono pro ties graveco koncerne la etna kunmetaĵo de la lando: tiun ĉi ideon li faris publika en 1842 en la verko Der Sprachkampf in Siebenbürgen. Li subtenis tiun principon dum la revolucio de 1848/49 proponante ke oficialaĵoj estu publikigitaj samtempe en la rumana, hungara kaj la germana lingvoj. Dume li estis kontraŭ kultura asimilado de rumanoj, Roth ĉiam argumentis ke la saksa elemento en Transilvanio povus esti fortigita per la invito de novaj germanlingvanoj eksetli tie.
Stephan Ludwig Roth ja ĉagrenis hungarojn pro malaprobado de ajna formo de unio inter Transilvanio kaj Hungario, provante anstataŭe konstrui ponton inter saksoj kaj rumanoj. Tiel, li partoprenis la unuan rumanetnan kongreson (majo 1848) sur Câmpia Libertății (proksime de Blaj) skribante prie en la loka gazetaro - liaj artikoloj montris plenan subtenon por la movado kaj elstarigis la agadon de Avram Iancu.
Post la ekapero de perfortaj kolizioj inter imperiaj kaj hungaraj soldatoj en oktobro 1848, Roth iĝis membro de la sibia Pacigo-komisiono kaj komisaro por saksaj vilaĝoj en la de departemento de Târnava-Mare (en novembro), same kiel la fakta administranto de la regiono.
Post la hungaraj venkoj en januaro 1849 venis la fino de lokaj administraciaj strukturoj. Generalo Jozefo Bem ja estis proponinta amnestion al tiaj administrintoj kaj Roth demisiis en Mediaș. Ignorante lian imunecon, magistratoj malliberigis lin kaj transportigis lin al Kluĵo kie li estis mortpafita post kondamno pro ŝtatperfido fare de armea tribunalo.
Referencoj
Literaturo
- Art. "Roth, Stephan Ludwig" fare de Georg Daniel Teutsch, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 29 (1889), p. 341–346 (tie ĉi interrete)
- Franz Obert: Stephan Ludwig Roth. Sein Leben und seine Schriften. Bd. 1: Stephan Ludwig Roths Leben. Wien 1896.
- Otto Folberth: Stephan Ludwig Roth. Ein Opferleben für Siebenbürgen. München 1959.
- Franz Fuhrmann: Stephan Ludwig Roths Reisebeschreibungen vons Salzburg aus den Jahren 1817 und 1845. In: Jahresbericht 10 (1964), Salzburger Museum Carolino Augusteum, p. 93–136.[1]
- Claus Stephani: Rehabilitierung nach dem Tod. 120 Jahre seit der Hinrichtung Stephan Ludwig Roths. In: Neue Literatur (Bukareshto), Nr. 5/1969, p. 93–94.
- Michael Kroner: Stephan Ludwig Roth. Bonn 1996.
- Theodor Heuss: Stephan Ludwig Roth. In: Ders.: Schattenbeschwörung. Randfiguren der Geschichte. Wunderlich, Stuttgart/Tübingen 1947; Klöpfer und Meyer, Tübingen 1999, ISBN 3-931402-52-5.
- Hermann Pitters - Wenn Mauer fallenden Geist erhalten! 200 Jahre seit der Geburt von Stephan Ludwig Roth.Ĉe: KB, 1996, 24, nr. 11, p. 6, 8.
- Michael Kroner: Roth, Stephan Ludwig. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 22, Duncker & Humblot, Berlin 2005, ISBN 3-428-11203-2, S. 116 f. (Digitalisat).
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Stephan Ludwig Roth en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- 150 Jahre seit dem Tode von Stephan Ludwig Roth: Zwischenspiel in Schäßburg Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografio ĉe personenlexikon.net
- Uwe Andree: Der Mediascher Humanist Stephan Ludwig Roth. Etbiografio
- ↑ Salzburg Museum Arkivigite je 2014-07-01 per la retarkivo Wayback Machine, Jahresschriften
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

