Stefan Edberg
| Stefan Edberg | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 19-an de januaro 1966 (60-jaraĝa) en Västervik |
| Lingvoj | sveda |
| Loĝloko | Londono |
| Ŝtataneco | Svedio |
| Okupo | |
| Okupo | tenisisto (1983–1996) skvaŝisto |

Stefan Edberg estas sveda eksa profesia tenisisto. Li naskiĝis la 19-an de januaro 1966en Västervik, Svedio, do nun estas 60-jara. Li estas edziĝinta kaj havas du infanojn (Emelie kaj Christopher). Kun sia familio li vivas en bienejo proksime de Växjö, Svedio.
Kariero
En la aĝo de ses jaroj li komencis ludi tenison. En aĝo de 14 jaroj li iĝis junula Eŭropa ĉampiono en unuopaj kaj duoblaj matĉoj. Du jarojn pli poste li ĉesis la lernejumadon, por iĝi profesia tenisisto. Samjare li gajnis la turniron "Orange Bowl" (oranĝa pokalo), la plej gravan junulan tenisan turniron tutmonde. En 1983 li atingis gajnojn de ĉiuj kvar junulaj tenisaj turniroj de la serio Granda Ŝlemo - ĝis la nuntempo li estas la sola kiu sukcesis pri la samjara gajno de tiuj kvar junulaj turniroj. En la sveda nacia teamo li en 1984 gajnis la Davisan Pokalon por sia lando (pliajn fojojn lia teamo sukcesis pri tio en 1985, 1987 kaj 1994). En 1985 li gajnis la unuan el la profesiulaj turniroj de la serio Granda Ŝlemo, la Aŭstralian Malferman Turniron. Kaj en la sekvaj jaroj viciĝis multaj pliaj sukcesoj.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

