Starnberger See

| Starnberger See | ||
|---|---|---|
| lago | ||
| Situo | Bavario, Germanio | |
| Insuloj | Roseninsel (Insel Wörth) | |
| Areo de la baseno | 56,36 km² | |
| Datenoj | ||
| Koordinatoj | 47° 55′ 0″ N, 11° 19′ 0″ O (mapo)47.91666666666711.316666666667Koordinatoj: 47° 55′ 0″ N, 11° 19′ 0″ O (mapo) | |
| Supermara alteco | 584 m | |
| Maksimuma longo | 19,45 km | |
| Maksimuma larĝo | 4,675 km | |
Starnberger See [ŝtArnberga ze:] estas lago en Supra Bavario. Ĝi situas 25 kilometrojn sud-okcidente de Munkeno kaj havas longon de 20,2 km, areon de 56,36 km² kaj maksimuman profundon de 128 m. Ĝia meza larĝo estas nur ĉ. 4 km; ĝi situas sud-al-norde.
La lago ne apartenas al iuj el la ĉirkaŭaj komunumoj, sed estas eksterkomunuma. Ĝia surfaco havas mezan alton de 596 metroj, do estas multe pli alta ol pluraj alpaj lagoj. Pro sia konsiderinda profundo ĝi estas la volumene (ne aree) plej granda lago de Germanio, kun preskaŭ 3 km³.
La lagan akvon forfluigas rivero Würm [virm], kiu elfluas norde, ĉe urbo Starnberg. Laŭ ĝi la lago iam nomiĝis Würmsee, la neoficiale uzata nomo Starnberger See estis oficialigita en 1965. Signifaj enfluoj ne ekzistas; la lago nutriĝas el surfundaj fontoj kaj kelkaj riveretoj, precipe Ostersee-Ach, la elfluaĵo de lagaro Osterseen. La trafluo tial estas malgranda kaj ĉiujare estas nur 21-ono de la enhavo de la lago.
En la lago estas insulo Roseninsel ("insulo de la rozoj"), proksima al la okcidenta bordo, sude de la kastelo kaj loĝloko Possenhofen, parto de la komunumo Pocking. Ĝi iam estis ŝatata restadejo de la posta imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario.
La lago estas ŝatata ekskursejo por baniĝi, boati aŭ promeni; eblas marŝi ĉirkaŭ la lago sur plejparte trankvilaj vojoj (50 km). La lagajn bordojn laŭas domoj de riĉuloj (laŭdire en Starnberg vivas proporcie plej da milionuloj en Germanio). Ĉe ĝia orienta bordo situas kastelo Berg, ĉe kiu en 1886 mortis la bavara reĝo Ludoviko la 2-a; la cirkonstancoj de lia morto en la lago neniam estis vere klarigitaj.
Ankaŭ János Mailáth mortigis sin en la lagon.

Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


