Stacio Tokio
| Stacio Tokio 東京駅 | |
| ĉefstacio • stacidomo de subtera fervojo • supertera stacio • fervoja stacidomo • interŝanĝejo | |
|---|---|
| Situo | |
| Lando | |
| Urbo | Tokio |
| Situo | Kvartalo Ĉijoda |
| Geografia situo | 35° 40′ 51″ N, 139° 46′ 1″ O (mapo)35.680833333333139.76694444444Koordinatoj: 35° 40′ 51″ N, 139° 46′ 1″ O (mapo) |
| Historio | |
| Malfermo | 1914 |
| Administrado kaj utiligado | |
| Kodo | トウ |
| Linioj | Ĉuo (rapida), Jamanote, Kejhin-Tohoku, Kejjo, Sobu (rapida), Jokosuka, Tokajdo, Ŝinkansena linio Tohoku, |
Stacio Tokio (東京駅 [Tōkjō-eki], angle: Tokyo station) estas granda fervoja stacio en centro de Tokio en Japanio. Ĝi estas la ĉefa stacidomo por interurbaj vojaĝoj kaj finstacio por multaj ŝinkansenoj. La stacio Tokio servas liniojn de la tutjapania fervoja reto Japana Fervojo (JR), kiuj apartenas al Orient-Japania Fervoja Kompanio kaj Tokaja Fervoja Kompanio. Krome, la stacio de Tokio enhavas ankaŭ metroan subteran stacion de Marunouĉi, administratan de Tokjo Metro.
Krom interurbaj linioj tie intersekcas multaj enurbaj kaj ĉirkaŭurbaj linioj de Orient-Japania Fervoja Kompanio. Tiel la stacio ludas ankaŭ rolon de transporta nodo liganta centran, sudan, orientan kaj nordan partojn de Tokio inter si kaj kun la ĉirkaŭaĵo de Tokio (gubernio Ĉiba, gubernio Kanagaŭa kaj nordaj apudaj gubernioj).
La stacio Tokio situas en la komerca kvartalo Marunouĉi, en Kvartalo Ĉijoda, proksime de la komerca kvartalo Ginza kaj de la Imperia Palaco.
La stacio estas ligita per subteraj transirejoj kun la stacio Otemaĉi kaj ankaŭ kun stacioj Niĝubaŝimae, Jurakuĉo, Hibija kaj kun aliaj pli malproksimaj
Estas granda busa stacio ĉe la stacio Tokio.
Linioj
- La fervoja reto Japana Fervojo (JR):
- Orient-Japania Fervoja Kompanio:
- Linio Ĉuo (rapida) — finstacio;
- Linio Jamanote;
- Linio Kejhin-Tohoku;
- Linio Kejjo (inkluzivas trajnojn de Linio Musaŝino) — finstacio;
- Linio Sobu (rapida) (finstacio) (inkluzivas Ekspreson Narita) — komuna trafiko kun Linio Jokosuka;
- Linio Jokosuka (finstacio) — komuna trafiko kun Linio Sobu;
- Linio Tokajdo — finstacio;
- Ŝinkansena linio Tohoku — finstacio — inkluzivas trajnojn de
- Ŝinkansena linio Jamagata (finstacio),
- Ŝinkansena linio Akita (finstacio);
- Ŝinkansena linio Ĝoecu — finstacio;
- Ŝinkansena linio Nagano — finstacio;
- Tokaja Fervoja Kompanio:
- Ŝinkansena linio Tokajdo — finstacio.
- Orient-Japania Fervoja Kompanio:
- Metroo:
Kajoj
Sekvaj stacioj
| « | Trajno | » |
|---|---|---|
| Ŝinkansena linio Tokajdo | ||
| — | ĉiu | Ŝinagaŭa |
| Ŝinkansenaj linioj Tohoku/Ĝoecu/Nagano | ||
| — | ĉiu | Ŭeno |
| Linio Ĉuo (rapida) | ||
| — | ĉiu | Kanda |
| Linio Jamanote | ||
| Jurakuĉo | ĉiu | Kanda |
| Linio Kejhin-Tohoku | ||
| Jurakuĉo | loka trajno | Kanda |
| Hamamacuĉo | rapida trajno | Akihabara |
| Linio Tokajdo | ||
| — | ĉiu | Ŝimbaŝi |
| Linio Sobu (rapida)/ Linio Jokosuka | ||
| Ŝin-Nihombaŝi (Linio Sobu) |
ĉiu | Ŝimbaŝi (Linio Jokosuka) |
| Linio Kejjo | ||
| — | ĉiu | Haĉĉobori |
| Linio Marunouĉi (Tokjo Metro) (M-17) | ||
| Ginza (M-16) | ĉiu | Otemaĉi (M-18) |
Eksteraj ligiloj
- Mapo de la stacio de Japana Fervojo Arkivigite je 2011-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
Ĉirkaŭaĵoj
- Marunouchi OAZO domego nomiĝinta de Esperanto.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


