Spontankoncerto

Spontankoncerto aŭ improvizad-kunsido (angle: jam session aŭ jamming) estas senĝena kunmuzikado de ĵaz-, blus-, hiphop- aŭ rok-muzikistoj, kiuj normale ne ludas kune en bando.
Spontankoncertoj en ĵazo
Sur spontankoncertoj oni povas ludi pecojn, kies harmoniajn skemojn kaj melodiojn ĝenerale konas ĉiuj kunmuzikantoj (tiel nomataj ĵazaj normkantoj). Post prezentado de la normkanto soloistoj improvizas pri ĝia harmoniskemo. Ofte la ritmogrupo, plejofte konsistas el piano, kontrabaso kaj frapinstrumentaro, jam antaŭe estas kunmetita, por ke la alvenantaj muzikistoj sciu, kian muzikon ili rajtas atendi. Foje spontankoncertoj estis samtempe improvizo-konkursoj, en kiuj soloistoj povis kompari siajn improvizajn lertecojn kun tiuj de la "kontraŭuloj". Povas ankaŭ okazi "bataloj", t.e. samtempa improvizado de du saminstrumentaj muzikistoj (ekz. du trombonistoj), kiuj alterne ludas frazojn kaj instigas unu la alian al pli intenseco.
Spontankoncertoj estis gravegaj por la tuta ĵazevoluo – ekz. dum la fruaj 1940-aj jaroj renkontiĝis multaj svingmuzikistoj (parte el ĵazbandegoj, parte el pli malgrandaj ensembloj) en Minton’s Playhouse en Harlemo, por spontane kaj improvize koncerti post meznokto. El ĉi tiuj renkontiĝoj je fruaj matenhoroj ekestis bibopo kaj per tio la bazo por la tuta moderna ĵazo.
Pri la ĝusta termino
La origina angla termino por spontankoncerto, kiuj ja ekestis en Usono, estas jam session (de jam: ĵargone por „improvizi“ kaj de session: „kunsido“, „evento“). Tio signifas do improvizkunsido, ankaŭ taŭga esperanta vortigo, kvankam tiu ĉi neglektas la aspekton, ke ĝi okazas antaŭ publiko. Ĉar la angla vorto jam ĉefe signifas "marmelado", Bertilo Wennergren proponas la vorton "marmeladi" [1] por spontankoncerti, sed pro la signifo de "marmelado" ĝi estas erarige kaj do maltaŭgas.
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.