Spiritanoj

Spiritanoj
kongregacio
religia ordeno
Society of Apostolic Life (en) Traduki
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 27-a de majo 1703 vd
Fino 2002 vd
Geografia situo 41° 54′ 54″ N, 12° 26′ 43″ O (mapo)41.91512.44527778Koordinatoj: 41° 54′ 54″ N, 12° 26′ 43″ O (mapo)
Spiritanoj (Centra Romo)
Spiritanoj (Centra Romo)
DEC
Map
Spiritanoj
Fondintoj Claude Poullart des Places vd
Estro Alain Mayama (ekde 18-a de oktobro 2021)
Posedatoj Séminaire du Saint-Esprit (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
ordenaj misiistoj sur animzorgada boato; Portugala Kongo, 1890

La Spiritanoj (aŭ Misisocieto de la Sankta Spirito sub la protekto de la senmakula koro de Mario; latine: Congregatio Sancti Spiritus sub tutela immaculati cordis Beatae Virginis Mariae, CSSp) estas romkatolika ordeno. En Germanio dum kulturbatalo ĝi estis malpermesata.[1]

Historio

Ĉi vira ordeno estiĝis en la 27a de majo 1703. La Seminarion de la Sankta Spirito fondis en 1703 Claude Poullart des Places dediĉonte sin al la animzorgado de plantaĵlaboristoj kaj sklavoj en francaj kolonioj. Paralele la oni engaĝiĝo ankaŭ pri la edukado de junuloj en Francujo mem kaj pri la malriĉuloj. La de judismo konvertiĝinta François Libermann el Saverne fondis en 1841 la Kongregacion de la senmakula koro de Mario. Ambaŭ kunlaboru, laŭ volego de la Sankta Seĝo, ekde 1848 en la tuta mondo kiel Misia societo de la Sankta Spirito. Ekde la mezo de la 19-a jarcento la spiritanoj misiistis i.a. en Angolo. Kiel aliaj ordenanoj aktivaj en fremdaj landoj ili kolektis etnografiajn objektojn sendotajn al Eŭropo. Tia kolekto admireblas ekde 2018 en Allex en la Spiritana muzeo pri afrikaj artoj.[2] La spiritanoj ankaŭ gravis en Germana Orient-Afriko.

Statistiko

En 2021 ekzistis 2.993 ordenanoj: 29 episkopoj, 2.192 pastoroj, 209 laikaj fratoj kaj 564 portempaj votfarantoj. El ili originis 1.666 el Eŭropo, 1.058 el Afriko aŭ la regiono de la Hinda Oceano, 160 el Norda Ameriko, 113 el Latinameriko, 7 el Azio kaj 3 el Oceanio. Krome apartenas al la kongregaccio 75 asociitaj laikoj el diversaj landoj. De 565 trejnotoj pli ol 500 venis el ŝtatoj de la suda hemisfero.

Nun ili aktivis en 61 landoj sur ĉiuj kontinentoj. Pli kaj pli gravos la jeno:

  • kristanigo kaj socia evoluigo, aparte en landoj kun internaj militoj
  • pastorala kaj karitata helpadoj al rifuĝintoj, fremdlaboristoj kaj neintegritaj junuloj
  • dialogo kun mahometanoj kaj aliaj religioj
  • oferto de moderna trejnado de misiistoj
  • fruktodona laborigo de la asociitaj laikuloj

La sidejo de la estra konsilio troviĝis en domoj je Clivo de Cinna 195 en Romo. En Germanio troviĝas ili centro je Klostro Knechtsteden.[3]

Ĝeneralaj prioroj

  • Claude Poullart des Places (1703 – oktobro 1709)
  • Jacques Garnier (1709–1710)
  • Louis Bouic (1710–1763)
  • Julien-François Becquet (1763–1788)
  • Jean-Marie Duflos (28. Oktober 1788 – februaro 1805)
  • Jacques Bertout (1805–1832)
  • Amable Fourdinier (decembro 1832 – 1845)
  • Nicolas Warnet (1845–1845)
  • Alexandre Leguay (1845 – februaro 1848)
  • Alexandre-Hippolyte-Xavier Monnet (1848–1848)
  • François Libermann (novembro 1848 – februaro 1852)
  • Ignace Schwindenhammer (februaro 1853 – 1881)
  • Frédéric Le Vavasseur (augusto 1881 – 1882)
  • Ambroise Emonet (augusto 1882 – oktobro 1895)
  • Alexandre-Louis-Victor-Aimé Le Roy (1896–1926)
  • Louis Le Hunsec (1926–1950)
  • Francis Griffin (1950–1962)
  • Marcel Lefebvre (1962–1968)
  • Joseph Lécuyer (septembro 1968 – 1972)
  • Frans Timmermans (1972–1986)
  • Pierre Haas (1986–1992)
  • Pierre Schouver (septembro 1992 – 2004)
  • Jean-Paul Hoch (2004–2012)
  • John Fogarty (2012–2021)
  • Alain Mayama (ekde 2021)

Konataj ordenanoj

Skandaloj

En 2022 loka irlanda ordenestro Martin Kelly publike diris ke almenaŭ 77 ordenanoj estis akuzitaj pro seksperforto.[4]

Literaturo

  • Michael Böhles: Hingabe an Gott – Claude François Poullart des Places. Adlerstein Verlag BoD, Wiesmoor 2014, ISBN 978-3-7357-2019-1.
  • Michael Böhles: Niederlage als Sieg – Charisma und Sendung des Juden und Christen Jakob Franz Maria Paul Libermann. Adlerstein Verlag BoD, Wiesmoor 2014, ISBN 978-3-7352-7139-6.
  • Horst Gründer: Christliche Mission und deutscher Imperialismus 1884–1914, eldonejo Ferdinand Schöningh, Paderborn 1982, ISBN 3-506-77464-6.
  • Johannes Henschel: Alles begann in Bagamoyo. 100 Jahre Kirche in Ostafrika. missio aktuell Verlag, Aachen 1983, ISBN 3-921626-33-1.
  • Bernhard Mirtschink: Zur Rolle der Christlichen Missionen in kolonialen Gesellschaften. Katholische Missionserziehung in „Deutsch-Ostafrika“. Haag + Herchen Verlag, Frankfurt am Main 1980, ISBN 3-88129-344-2; chapitro 3 Erziehungsarbeit der Spiritaner in Ostafrika zwischen missionarischem Ziel und kolonialpolitischen Zwecken, p. 44–82.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. "Bekanntmachung, betreffend die Ausführung des Gesetzes über den Orden der Gesellschaft Jesu" - majo 1873
  2. Luca Frepoli (k.a.): Sammeln, um zu bekehren (um 1900) (=Beute. Ein Bildatlas zu Kunstraub und Kulturerbe), Matthes & Seitz, Berlino 2021, ISBN 978-3-7518-0311-3, p.18-21
  3. monaĥeja hejmpaĝo
  4. "Irland - Missbrauchsvorwürfe gegen 77 Spiritaner-Patres" - ĉe: katholisch.de, 9.11.2022

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.