Spionoj

Spies
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Michael Frayn
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1-a de aprilo 2002
Eldonejo Faber & Faber
Loko de rakonto Londono
vdr

Spionoj (angle Spies) estas psikologia romano de angla aŭtoro kaj dramisto Michael Frayn.

Tiu formadromano estis publikigita en 2002, kaj prezentas rakonton pri infaneco kaj memoroj [1].

La romano esploras temojn kiel infanaĝan senkulpecon, la manieron kiel infanoj miskomprenas la adult-mondon, kaj kiel memoroj povas esti malklaraj kaj nekonsekvencaj. Ĝi ankaŭ traktas la efikon de milito sur ordinaraj civitanoj kaj la suspektemo kiu regas en tiaj tempoj.

"Spionoj" estas psikologie profunda romano kiu kaptas la komplikan periodon inter infaneco kaj adoleskanteco, kaj kiel la pasinteco daŭre influas nin eĉ post multaj jaroj [2].

Intrigo

La ĉefa protagonisto estas Stephen Wheatley, kiu kiel maljunulo revenas al la strateto kie li loĝis kiel knabo dum la Dua Mondmilito en Anglio.

La rakonto alternas inter la nuntempo kaj la pasinteco. Kiel maljuna viro, Stephen estas allogita reveni al sia iama najbarejo pro la odoro de ligustro, kiu vekas fortajn memorojn. La plej granda parto de la rakonto okazas en la pasinteco, kiam Stephen estis proksimume dektrijara knabo.

Dum la milito, Stephen amikiĝas kun sia najbaro, Keith Hayward, kiu estas pli memfida kaj venas el pli riĉa familio. Keith deklaris ke lia patrino estas germana spiono, kaj tio komencas aventuron por la du knaboj, kiuj sekrete observas la patrinon de Keith. Ili komencas noti ŝiajn movojn kaj konduton, serĉante pruvojn pri perfido.

La knaboj kreas sekretajn skribojn kaj kanalojn por komuniki, kaj tiu ludo iom post iom fariĝas ĉiam pli serioza kaj komplika. Dum ili plu spionas la patrinon de Keith, ili malkovras ke ŝi vere havas sekretojn kaj mistera konduto, sed tiuj sekretoj ne estas nepre tiaj kiajn ili imagis.

En Esperanto aperis

Enkonduka resumo ĉe la malantaŭa kovrilo

"Somera odoro delonge forgesita kondukas maljunulon reen al la loko de lia infanaĝo, en alia tempo, en alia lando ... La tempo estas dum la Dua Mondmilito. Tamen, en la trankvila sakstrato, kie loĝas Keith kaj Stephen, la solaj signoj de ĝi estas la nokta nigrumo kaj la restaĵoj de unu domo bombita. Sed la du knaboj komencas suspekti, ke aferoj ne estas tiaj, kiel ili aspektas, kiam Keith anoncas konsternan malkovron: en lia propra familio estas agento de la malamiko. Kaj kiam la kaŝita mondo, kiun ili fantaziis, malmergiĝas el la ombroj, ili trovas sin implikitaj en misteroj pli profundaj kaj pli doloraj, ol ili antaŭvidis."

Elŝuti specimenan tekston

Recenzoj

Surprize ĉarma rakonto (4 steloj) de Neil uzanto:bpeel

Ĉi tiu libro ne estas tia kian mi kutime legus. Per la titolo kaj la priskribo ĝi iel ŝajnas tre enua, kvazaŭ ĝi estus dramo pri la milito kaj spionado. Mi tamen aĉetis ĝin post mia bona sperto kun aliaj tradukoj en esperanto eldonitaj de la EAB. Fine la milito estas nur tre fora fono por la rakonto kaj ĝi ĉefe temas pri plenkreskuliĝo kaj la naiveco de la infanaĝo. La romano estas verkita kvazaŭ ĝi estus detektiva romano en kiu ni devas diveni la misterojn, sed ĝi estas rakontita de la vidpunkto de infano (aŭ almenaŭ de la rememoro de tiu vidpunkto fare de la maljuniĝinta infano) kaj tiel la mistero estas tuta alia por li. La mistero tial estas ne tro malfacile antaŭvidebla por la plenkreskaj legantoj. Anstataŭe, la intereso de la intrigo estas pli homa kaj emocia kun iom da humuro. La stilo de la verkado plaĉis al mi kaj mi legis ĝin rapide sen voli paŭzi.

La traduko ŝajnas tre bona laŭ mia malsperta takso. Mi glate legis ĝin sen tro ofte devi rigardi la vortaron. Mi tamen trovis ke estas kelkaj propraj gramatikaĵoj, ekzemple estas ia evitemo de la prepozicio “je”, kiun anstataŭas “ĉe”, eĉ kiam temas pri tempo aŭ fojo. Estas multe da “da” kiuj ne temas pri kvanto kaj ankaŭ ofte mankas akordigo de la akuzativo post “kiel”. Sed tio ne ĝenis la legadon.

Referencoj

  1. Comment
  2. Spies (2023-10-04). Alirita 2023-10-04 .

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.