Spindalisoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Spindalisoj
Uesta spindaliso (Spindalis zena)
Uesta spindaliso (Spindalis zena)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Spindalidae
Barker, Burns, Klicka, Lanyon, & Lovette, 2013[1]
Genro: Spindalis
Jardine & Selby, 1837
Specioj

4, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Spindalisoj (Spindalis) estas genro de nemigraj paseroformaj birdoj. Ĝi estas la sola genro en ĝia propra familio Spindalidae kaj enhavas 4 speciojn, kiuj estas plejparte endemiaj en Uestindioj — la sola escepto estas malgrandaj populacioj de uesta spindaliso sur insulo Cozumel apud Jukatano kaj en ekstreme sudeosta Florido. Antaŭe oni konsideris spindalisojn netipaj anoj de familio de tanagroj (Thraupidae), sed efektive ili ne estas tro parencaj al ĝi. La plej proksima al spindaliso estas Puertorika tanagro (monotipa familio Nesospingidae), kaj iuj esploristoj proponas unuigi malgrandajn familiojn Spindalidae kaj Nesospingidae kun Phaenicophilidae.[2]

Spindalisoj havas ioman seksan duformismon: inoj havas iom malsaman kolorigon kaj estas ĝenerale malpli brilkoloraj ol iĉoj. La nestoj de ĉiuj specioj estas uj-formaj.[3]

Taksonomio

Historie oni konsideris la genron unu plurtipa specio Spindalis zena, kun kutima nomo "striatkapa tanagro", kun 8 subspecioj: S. z. townsendi kaj S. z. zena el Bahamoj, S. z. pretrei el Kubo, S. z. salvini el Granda Kajmano, S. z. dominicensis el Hispaniolo kaj Gonâve, S. z. portoricensis el Puertoriko, S. z. nigreciphala el Jamajko, kaj S. z. benedicti el Cozumel. En 1997, surbaze de morfologiaj kaj voĉaj diferencoj, tri el tiuj ĉi subspecioj (portoricensis, dominicensis kaj nigricephala) estis agnoskitaj apartaj specioj. S. zena reestis plurtipa specio kun kvin subspecioj: S. z. pretrei, S. z. salvini, S. z. benedicti, S. z. townsendi, kaj la baza subspecio S. z. zena.[4]

Specioj

Laŭ nuna sistematiko la genro enhavas 4 speciojn:[5]

Bildo Scienca nomo Kutima nomo Arealo
Spindalis dominicensis (Bryant H, 1867) Hispaniola spindaliso
Spindalis nigricephala (Jameson, 1835) Jamajka spindaliso
Spindalis portoricensis (Bryant H, 1866) Puertorika spindaliso
Spindalis zena (Linnaeus, 1758) Uesta spindaliso

Referencoj

  1. (2013) “Going to extremes: contrasting rates of diversification in a recent radiation of New World passerine birds”, Systematic Biology 62 (2), p. 298–320. doi:10.1093/sysbio/sys094. 
  2. (2019) “Earth history and the passerine superradiation”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States 116 (16), p. 7916–7925. doi:10.1073/pnas.1813206116. Bibkodo:2019PNAS..116.7916O. 
  3. (1997) “Taxonomy of the stripe-headed tanager, genus Spindalis (Aves:Thraupidae) of the West Indies”, The Wilson Bulletin 109 (4), p. 561–594.  Arkivigite je 2019-07-20 per la retarkivo Wayback Machine P. 587
  4. (1997) “Taxonomy of the stripe-headed tanager, genus Spindalis (Aves:Thraupidae) of the West Indies”, The Wilson Bulletin 109 (4), p. 561–594.  Arkivigite je 2019-07-20 per la retarkivo Wayback Machine Pp. 588–589
  5. Enigmatic Oscines. IOC World Bird List Version 10.2. International Ornithologists' Union (July 2020). Alirita 18 October 2020 .

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.