Sono Kairo
| Sono Kairo | ||
|---|---|---|
| produkta kompanio akcia kompanio diskeldonejo | ||
| Dum | 1959 - nekonata/nuntempe | |
| Fondintoj | Mohamed Fawzi Elhaw vd | |
| Sidejo | Kairo | |
| Lando | Egiptio | |
| Posedata de | Egyptian Radio and Television Union vd | |
| TTT | Oficiala retejo | |
Sono Kairo konata ankaŭ kiel Sout Alqahira, Sout Al Qahira, Saŭt al-Kahira aŭ Sawt al-Qahira: arabe شركة صوت القاهرة للصوتيات والمرئيات, "La Sono de Kairo" aŭ "La Voĉo de Kairo") estis unu el la plej gravaj muzikeldonejoj en la araba mondo, produktante diskojn por multaj artistoj; inter ili, tiuj de la plej granda stelulino de la Proksima Oriento Umm Kulthum. La kompanio ankaŭ produktis la Koranon.
Sono Kairo registris centojn da famaj egiptaj kantistoj sed ankaŭ artistojn de diversaj originoj kiel franca, itala, greka, libana, afrika[1]. En la malfruaj 50-aj jaroj kaj la 60-aj jaroj ne nur en okcidentaj landoj sed ankaŭ en landoj en Okcidento konsiderataj 'ekzotaj landoj' estis homoj kiuj serĉis imageblan muzikejon kie troveblas muziko influata de diversaj kulturoj, sed denove tre malproksime de la muzikaj tradicioj de la origina lando.[1] La unua egipta komponisto kiu enkorpigis instrumentojn kaj ritmojn de aliaj kulturoj en sian muzikon estis prof-o. Mohamed Abdel Wahab.
Sono Kairo eldonis i.a. diskojn de famaj artistoj kiel
Kompania historio
Ekde antaŭ pli ol jarcento eŭropaj diskokompanioj komencis kunlabori kun la araba muzika scenejo por produkti diskojn, konstrui altnivelajn registradstudiojn kaj investi en novaj muzikeldonejoj[1].
La firmao estis lanĉita kiel privata diskokompanio kaj estis transprenita fare de la registaro en 1964[2]. Sono Cairo estis fondita de Mohamed Faŭzi dum la malfruaj 50-aj jaroj kaj poste transprenita de la egipta ŝtato kaj iĝis la plej granda diskoproduktanto de la lando[3]. La supereco de la firmao de Mohamed Faŭzi samkiel la kvalito de ĝiaj produktoj igis la egiptan registaron ŝtatigi ĝin, kio lasis Faŭzi kun severa depresio. Aktuale ĝi estas malfondita.
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 (en) Zamaan Ya Sukkar - زمان يا سكر, Souma Records, la 7-an de septembro 2018.
- ↑ (en) Michael Frishkopf. Music and Media in the Arab World. American Univ in Cairo Press
- ↑ (en) Laudan Nooshin, Music and the Play of Power in the Middle East, North Africa and Central Asia. Routledge. p. 83. ISBN 978-1-317-09229-2.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

