Soldier of Fortune

Soldier of Fortune
Disvolvo Raven Software
Eldoninto Activision
Distribuo GOG.com
Serio Soldier of Fortune
Sekvita de Soldier of Fortune 2: Double Helix
Platformo Vindozo
Ĝenro Subjektiva pafludo
Ludomaniero Unuope, grupe
Regilo ludstirilo
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Soldier of Fortune estas subjektiva pafludo de Raven Software, bazita sur la samnoma revuo, kiu levis etan skandalon pro la krudeco kaj la realismo de siaj scenoj. La kreintoj uzis la helpon de vera soldulo, John Mullins, kiu estas la rolulo uzita en la ludo.

Temo

John Mullins, soldulo laboranta por la sekreta agentejo The Shop, estas dungata de la Usona registaro por elnestigi kaj destrui kriminalan novnazian organizaĵon, kiu antaŭ nelonge ŝtelis kvar nukleajn raketkapojn. La ludanto moviĝas komence en urbaj scenejoj kiel metrooj kaj trajnoj, kaj poste en landoj kiel Rusio kaj Irako, kune kun nia aliancano Aaron "Hawk" Parsons.

Teknologio

La ludo uzas simpligitan version de la motoro de Quake 2. Ĝi estis la unua uzanta la damaĝosistemon nomatan GHOUL, evoluitan de Raven. Tiu ĉi sistemo subdividas la modelon de l’malamiko en 26 malsamaj zonoj (kapo, busto, supraj kaj malsupraj membroj ktp), kiuj kondutas sendepende se frapitaj, permesante dismembrigi la adversulojn; eblas ankaŭ senarmigi la malamikon pafante je lia armilo. En la ĉefa menuo ekzistas opcio por malaktivigi la plej perfortajn elementojn de la ludo.

Ludmaniero

Kvankam Soldier of Fortune oferas bonan realismon de la rekonstruoj kaj de perfonto en la dueloj, ĝi plurestas arkadia; ne estas enkondukitaj specialaj novaĵoj en la ludebleco, kaj ne estas postulitaj specialaj taktikoj por kontraŭbatali la malamikojn: nur frapi ilin je la plej malfortaj punktoj. La armiloj estas ĉiam precizaj kaj zorgaj, kaj ne eblas reŝargi ilin mane. La ludo obtenis bonan sukceson, elmontritan de la du sekvoj.

Versioj

Nune ekzistas du sekvoj: Soldier of Fortune II: Double Helix, de la jaro 2002, kaj Soldier of Fortune: Payback de la jaro 2007, tiu ĉi ne evoluigita de Raven. Krome estas publikigita reeldono nomata Soldier of Fortune Gold Edition, entenanta 18 novajn mapojn por ludi grupe, du novajn ludmanierojn kaj video-intervjuon je Mullins.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.