SoftSide

Softside
revuo
Periodeco Ĉiumonate

Lando  Usono
Urbo Milford (Nov-Hampŝiro)
Publikigisto SoftSide Publications
Establodato Oktobro 1978
Ĉesigita publikado Marto 1984
ISSN 0274-8630

vdr

SoftSide estas malaperinta usona komputila magazino, fondita en oktobro 1978 fare de Roger Robitaille kaj eldonita de SoftSide Publications en Milford, Nov-Hampŝiro.

Dediĉita al persona komputila programado, SoftSide estis unika publikaĵo kun artikoloj kaj programaroj linio post linio, kiujn uzantoj devis mane enigi. La TRS-80-eldono estis la unua, lanĉita en 1978. Versio specifa por Apple II komenciĝis en januaro 1980, sekvita de pliaj individuaj versioj subtenantaj la 8-bitajn Atari-komputilojn kaj IBM-PC, same kiel unu por programistoj de la lingvo BASIC, Prog80. La platform-specifaj versioj estis kombinitaj en ununuran ĉiumonatan eldonon ekde aŭgusto 1980.

Kiel multaj komputilaj publikaĵoj de la epoko, SoftSide alfrontis konsiderindan financan premon kaj konkuradon okaze de la ĝenerala restrukturado de personkomputilaj publikaĵoj en 1983. Rezulte, Robitaille reorganizis la publikaĵon en du novajn magazinojn : SoftSide 2.0 (direktita al la komputiluzantaro) kaj Code (por la programistoj), ĉiu kun propra disk-bazita elstara programaro inkludita. Neniu el la magazinoj tamen trovis sufiĉan merkatan apogon por plene establi sin, kaj SoftSide finiĝis kun sia marta numero de 1984.[1]

Referencoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.