Sliko

La sliko estas areo karakterizita per vadmaroj en flusejo ; tiuj vadmaroj konsistas el du biologie tre malsamaj medioj: la ŝoro supre, la sliko malsupre de la marbordaj vadmaroj. La sliko do estas la malsupra parto de flusejo, tiu, kiu estas la plej ofte mergita; je ĉiu alta tajdo, eĉ morta tajdo.
Etimologio
Sliko devenas de la nederlanda vorto "slikke", kiu signifas « koton ».
Fizikaj karakterizaĵoj
Ĝiaj sedimentoj estas maroriginaj (mara erozio), kaj/aŭ teroriginaj (precipe materialo alportita de riveroj). Ili estas fajnaj: ŝlimo, kotsablo, mola ŝlimsablo.
La strukturo kaj dikeco de sliko povas varii laŭ sezono. Ili dependas de:
- de vivnetaŭga kunteksto; ĉefe de reologiaj karakterizaĵoj, eldonoj ligitaj al riveraltiĝoj kaj tajda trudiĝo (alteco de tajdoj). La sliko suferas ankaŭ ekstremajn kondiĉojn (fluoj, saleco, submetiĝo al ultraviola radiado je malalta tajdo...).
- de biotika kunteksto (bioperturba aktiveco de organismoj, aparte de de fosaj organismoj kiaj vermoj aŭ sifonhavaj (konkoj; ekz.: Hydrobia ulvae kaj Scrobicularia plana studataj de Ifremer kiel bioperturbantoj)
Ekologio
La sliko estas nuda aŭ tre malriĉa je vegetaloj, sed ĝi ŝirmas egan bakterian biomason, kiu ludas esencan rolon en procezoj de sinpuriĝo kaj de reciklado de nekromaso.
Ĝi ŝirmas diversan faŭnon de duvalvaj specioj (venusoj, cerastodermoj...), etaj paŝtiĝantaj gastropodoj, verdaj kraboj, paŝtiĝantaj aŭ ĉasantaj fiŝoj (mugiloj, platesoj, labrakoj). Multaj vermoj kaj moluskoj, kiuj vivas an salŝlimo estas nutraĵo tre ŝatata de multaj birdoj, kiuj tie venas por nutri sin je malalta tajdo. Temas kutime pri birdoj kun longa beko nomitaj vadbirdoj.
Ekologiaj servoj
Dufoje tage, je ĉiu tajdo, parto de sedimentoj remiksiĝas kun akvo kaj denove kuŝiĝas tiel tenante la biofilmon, en sistemo, kiu funkcias iomete kiel akvopurigejo je fluigita lito. En ŝlimo, se ĝi ne estas venenita per poluantoj, multaj filtrantaj organismoj kontribuas al riĉeco de tiu ekosistemo, kiu ludas gravan rolon en la estuara manĝoreto.
La sliko produktas multajn mikroorganismojn, kiuj estas la unua nutraĵo por alvusoj kaj krustuletoj. Ĝi ludas rolon en nutrado de vartejoj de iuj specioj.
Troveblas kelkfoje tre abunda biomaso (ĝis pluraj miloj da individuoj en kvadrata metro je malalta tajdo) kaj en modera klimato almenaŭ 60 specioj de fiŝoj kaj krustuloj sin nutras dum sia tuta aŭ prto de sia vivo. Je malalta tajdo, miloj da birdoj venas tien por serĉi moluskojn aŭ makro-zoa bentoso.
Premoj kaj minacoj
Tiuj medioj, kiuj aspektas malriĉaj kaj malmulte ŝatataj de turistoj malprogresas pro kresko de havenoj kaj detruo de vadmaroj por etendi urbojn, flughavenojn, ktp.
Loke ili estas viktimo de gravaj poluoj, aparte malsupre de poluitaj estuaroj. Ĉasplombo (toksa grajnaĵo) povas esti akumulita (proksimume 4 milionoj da plumbaj globetoj en ĉiu hektaro en Kamargo[1]) kaj minaci aŭ mortigi (pro besta plumbovenenigo) marbirdojn, kiuj tie sin nutras.
La slikoj suferas verŝajne pri ĝenerala plantoziĝo de medio.
Kie observi slikon ?
En Francio, plej vasta slikoj troviĝas en Golfo de monteto Sankta-Mikaelo, en Golfeto de Audierne (Bretonio), dans en Golfo de Morbihan, en Golfo de Somme, en Golfo de Canche, Golfo de Authie kaj en Platier d'Oye.
En Belgio, estas sliko en natura rezervejo «De IJzermonding» situanta en enfluejo de rivero Yser en Nieuport kaj en natura rezervejo de Zwin.
Notoj kaj referencoj
- ↑ laŭ François Ramade
Bibliografio
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.