Sleepers

Sleepers
filmo
Originala titolo Sleepers
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 18 okt. 1996, 30 jan. 1997
Ĝenro krimfilmo, novnigra filmo, amikopara filmo, filmo pri seksatenco kaj venĝo, drama filmo, coming-of-age film, procesfilmo, mallibereja filmo, suspensa filmo
Kameraado Michael Ballhaus
Reĝisoro(j) Barry Levinson
Produktisto(j) Steve Golin • Barry Levinson
Scenaro Barry Levinson
Filmita en Konektikuto • Nov-Ĵerzejo • Greenpoint
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de John Williams
Rolantoj Kevin Bacon • Robert De Niro • Vittorio Gassman • Dustin Hoffman • Jason Patric • Brad Pitt • Brad Renfro • Minnie Driver • Billy Crudup • Ron Eldard • Joseph Perrino • Jonathan Tucker • Geoffrey Wigdor • Bruno Kirby • Terry Kinney • Jeffrey Donovan • Dash Mihok • James Pickens Jr. • John Slattery • Aida Turturro • Wendell Pierce • William Butler • Eugene Byrd • Peter Gerety • Frank Medrano • Paul Herman • Ben Hammer • Peter Appel • Peter McRobbie
Produktinta firmao PolyGram Filmed Entertainment 
Propaganda Films 
Baltimore Pictures
IMDb
vdr

Sleepers estas usona jura krima drama filmo de 1996 reĝisorita kaj produktorita de Barry Levinson, kaj bazita sur libro de Lorenzo Carcaterra de 1995 samnoma. La filmo stelulas Kevin Bacon, Jason Patric, Brad Pitt, Robert De Niro, Dustin Hoffman, Minnie Driver, Vittorio Gassman, Brad Renfro, Ron Eldard, Jeffrey Donovan, Terry Kinney, Joe Perrino, Geoffrey Wigdor, Jonathan Tucker, Bruno Kirby kaj Billy Crudup. La titolo estas slanga termino por junaj deliktuloj kiuj devas plenumi kondamnojn pli longajn ol naŭ monatoj.[1]

Sleepers publikiĝis en kinejoj en Usono la 18an de Oktobro, 1996, kaj estis biletvenda sukceso, enspezante 165.6 milionojn da usonaj dolaroj kontraŭ buĝeto de 44 milionoj da usonaj dolaroj.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dum la 1960-aj jaroj, la preĝejo de Sanktaj Anĝeloj kaj ĝia lernejo estis la centro de la "Kuirejo de la Infero", nome kvartalo de marĝenuloj en Novjorko. Lorenzo "Shakes" Carcaterra, Tommy Marcano, Michael Sullivan, kaj John Reilly John estas kvar amikoj kiuj klopodas por survivi en kvartalo de enmigrantoj kies nura morala gvido estas la pastro Robert Carillo, li mem devena el tiu etoso, kaj klopodas eviti devojiĝon. Tamen, dum kolektiva friponaĵo preskaŭ mortas iu, kaj la kvaropo estas senditaj al porjunula koncentrejo Wilkinson. Tie gardistoj fitraktas la arestitojn per ajna tipo de senhontigoj, agresoj kaj eĉ seksaj perfortoj. Post jaroj, du el la knaboj, Reilly kaj Marcano, jam armitaj deliktuloj trafas en trinkejo unu de la gardistoj kulpuloj de la fitraktado, nome Sean Nokes, kaj murdas lin.

En juĝo, oni malkaŝas la fitraktadon kiuj suferis la knaboj en la porjunula malliberejo kaj la pastro de la kvartalo, nome Bobby, kiu konis ilin ekde ilia infanaĝo, deklaras mensoge, ke la murdistoj vere estis kun li en sporta evento la tagon kaj la horon de la murdo kaj tiel oni atingas senkulpigon de la mortigintoj de vera kulpulo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

Rolo Aktoro
Lorenzo «Shakes» Carcaterra Joseph Perrino Jason Patric
Michael Sullivan Brad Renfro Brad Pitt
Padre Robert «Bobby» Carrillo Robert De Niro
Tommy Marcano Jonathan Tucker Billy Crudup
John Reilly Geoffrey Wigdor Ron Eldard
Sean Nokes Kevin Bacon
Carol Martinez Monica Polito Minnie Driver
King Benny Vittorio Gassman
Danny Snyder Dustin Hoffman
Ralph Ferguson Terry Kinney
Fat Mancho Frank Medrano
Gepatroj de Shakes Bruno Kirby Angela Rago
Rizzo Robinson Eugene Byrd
Henry Addison Jeffrey Donovan
Adam Styler Lennie Loftin
Eddie «Little Caesar» Robinson Wendell Pierce

Referencoj

  1. Streitfeld, David, "Sleepers': A Rude Awakening?", 1995-07-26. (en-US)

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.