SkyOS

SkyOS estas operaciumo kreita de la aŭstra komputilisto Robert Szelneney. Ĝi ekzistas ekde 1996, sed la versio 5.0 estis kompleta reverko el komenco. La nova eldono estas ellaborata, kaj kontrolata.
SkyOS subtenas SMP-on, integratan plurmedian subsistemon, kaj 64-bajton dosiersistemon. Sia dosiersistemo unue estis bazita en modifita OpenBFS-versio, sed nun ĝi evoluis en sia propra dosiersistemon: SkyFS.

SkyOS ĉefe subtenas POSIX-on, kaj enhavas la plejparton de la libera softvara GNU-projekto, inkluzive de GCC. Pro sia POSIX-subteno kaj porto de fenestrilo de speco GTK+, multaj Linuksaj kaj Uniksaj programoj estis portitaj al ĝi, inkluzive de AbiWord kaj Gaim, kaj ludoj kiel Quake.
Ekde proksimume 2006, SkyOS havas limigitan hardvaran subtenon pro malhavo de peliloj. Sed, multe da aranĝaĵoj estas nuntempe subtenitaj, inkluzive de multaj retaj aranĝaĵoj, sonaj aranĝaĵoj, memoraj aranĝaĵoj, kaj multaj aliaj. La beta-eldono 6669 enhavis USBan stakon, DMA-subtenon, kaj porton de CUPS por subteni multajn printilojn. Kvankam SkyOS subtenas grafikajn aranĝaĵojn en dudimensia rapidiga aū VESA-reĝimo, ĝi malhavas kompletan hardvaran subtenon por tridimensia bildigo trovita en novaj grafikaj aranĝaĵoj kiel nVidia GeForce kaj ATI Radeon.
SkyOS enhavas softvarojn por multaj ordinaraj taskoj: GTK, Mozilla kaj Mono platformoj estis portita, kiu disponigi aliajn programojn. Aldone, programistoj kreis multajn aplikaĵojn kaj ludojn por SkyOS. Tamen kompleta operaciuma funkciado neniam atingiĝis, kaj en 2009 publike deklariĝis ke la sistemo ne pluevoluiĝos. La plej aktuala beta-eldono 6947 el la jaro 2008 ekde aŭgusto 2013 publike disponeblas.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.