Sjadvado

Syādvāda (sanskrite: स्याद्वाद , esperantigeble kiel sjadvado) estas dialektika principo de ĝajnismo, nome tiu de "kondiĉa prediko". Ĝi estas praktika apliko de anekantavada (plurismo).

Tiu principo postulas, ke oni diru ĉion per la sanskrita optativa modo (tio ĉi-tie signifas necertecon aŭ kondiĉecon), ĝenerale uzante la optativan formon de la verbo as (esti): syāt.[1] Tio necesas pro tio, ke la realeco malsimplas (kaj do oni ne povas plene esprimi ĝin per unuopaj asertoj)[2]: ĉiu afero havas multajn ecojn (por uzi sanskritan esprimon: ĉio estas anekāntātmaka), kaj unuopa eco (naya) estas nur parto de la tuto.[3]

Laŭ la principo sjadvado, necesas ĉion diri sepope (pro tio oni nomas la principon ankaŭ saptibhaṅgīnāya, "teorio de la sep kondiĉaj predikoj"):[4][5]

  1. syād-asti (iel estas)
  2. syān-nāsti (iel ne estas)
  3. syād-asti-nāsti (iel estas kaj ne estas)
  4. syād-asti-avaktavyaḥ (iel estas kaj nepriskribeblas)
  5. syān-nāsti-avaktavyaḥ (iel ne estas kaj nepriskribeblas)
  6. syād-asti-nāsti-avaktavyaḥ (iel estas kaj ne estas kaj nepriskribeblas)
  7. syād-avaktavyaḥ (iel nepriskribeblas)

La plej frua konata referenco al sjadvado estas en skribaĵoj de Bhadrabahu (ĉirkaŭe 433 - 357 a. K.).[6]

Laŭ Samantabhadra (ĉirkaŭ 600 p. K.):[7]

Citaĵo
 Kiam jeso ne estas en konflikto kun neo, ĝi enhavas la deziritan rezulton: vere priskribi objekton de scio. Nur kiam jeso kaj neo estas kunmetitaj en nekonflikta situacio, oni povas decidi ĉu akcepti aŭ malakcepti la aserton. Estas tiel ke sjadvado establas la veron. 
—  Āptamīmāṁsā (strofo 113)

Referencoj

  1. Chatterjea, Tara (2001) p. 77–87
  2. Koller, John (2004). "Why is Anekāntavāda important?". En Tara Sethia (eldonisto): Ahimsā, Anekānta, and Jaininsm, Delhi: Motilal Banarsidass Publ. Paĝoj 400–407. ISBN 81-208-2036-3
  3. Vijay K Jain 2016, p. 27-28
  4. Grimes, John (1996) p. 312
  5. Vijay K Jain 2016, p. 29
  6. Mahalanobis, P. C., 1954
  7. Vijay K Jain 2016, p. 174

Literaturo

  • Chatterjea, Tara (2001). Knowledge and Freedom in Indian Philosophy. Lanham, MD: Lexington Books. ISBN 0-7391-0692-9. angle
  • Grimes, John (1996). A Concise Dictionary of Indian Philosophy: Sanskrit Terms Defined in English. New York: SUNY Press. ISBN 0-7914-3068-5. angle
  • Jain, Vijay K (1-a de januaro 2016), Ācārya Samantabhadra's Aptamimamsa (Devāgamastotra), ISBN 9788190363983 angle
  • Koller, John M. (July 2000). "Syādvadā as the Epistemological Key to the Jaina Middle Way Metaphysics of Anekāntavāda". Philosophy East and West. Honolulu. Numero 50, paĝoj 400-407. angle

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.