Sivan
| Sivan | |||
|---|---|---|---|
| urbo | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 841226 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 26° 13′ N, 84° 22′ O (mapo)26.2284.36Koordinatoj: 26° 13′ N, 84° 22′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 77 m [+] | ||
| Areo | 13,05 km² (1 305 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Sivan, hindie सीवान estas urbego en norda Barato, en okcidenta parto de subŝtato Biharo, kantono de Ĉapra, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo signifas limo laŭ la loka bojpura lingvo, ĉar pli frue tiu areo estis la limo de Granda Nepalo.

Demografio
En 2011 Sivan havis 135 066 da loĝantoj kun legopovo 80%. Sivan atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en fino de la 1990-aj jaroj.
Geografio
Sivan situas sur ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 72 m super la marnivelo en proksimeco de subŝtato Utar-Pradeŝo. La verda areo en Sivan estas proksimume (21%) de sia areo. Ballia troviĝas 56, kantona sidejo Ĉapra 61, Deoria kaj Bettiah po 66, Motihari 73, Mau 89, Muzaffarpur 102, subŝtata ĉefurbo Patnao kaj Haĝipur po 103, Kolkata 575, tutlanda ĉefurbo Delhio 754, Mumbajo 1433 kilometrojn (aere) [1].
Historio
En Sivan la municipo estis establita en 1924, la distrikto en 1972.
Eduko
En Sivan la plej altnivela instruo okazas en altlernejo.
Lingvoj
En Sivan la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua kaj bojpura lingvo.
Religioj
La ĉefa religio en Sivan estas hinduismo kun 65%, poste islamo preskaŭ 34%, la ceteraj religioj estas malpli ol 1%.
Trafiko
Al Sivan alvenas 3 fervojaj linioj, 4 ĉefvojoj kaj 3 flankovojoj. La plej proksimaj flughavenoj funkcias en Patnao, Gorakhpur kaj Muzaffarpur.
Klimato
Sivan situas en humid subtropika klimato (Cwa), kiu taŭgas por la agrikulturo. La temperaturo estas jare averaĝe 25 °C, dum ĝi varias inter 19-31 °C. Jare pluvas mezume 1062 mm, precipe inter junio kaj septembro pro la musono.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj
Fontoj
- WikiTrans
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




