Sistemo NOR

Por samtitola artikolo vidu la paĝon NOR.
Sistemo NOR
sistematiko
informa sistemo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

La sistemo NOR estas identiga sistemo por la francaj oficialaj tekstoj publikigitaj ekde la 1-a de januaro 1987. La identigilo tiel atribuita estas nomita « identigilo NOR » aŭ simple « NOR ».

Origino kaj aplikokampo

La sistemo NOR estis kreita per cirkulero de la 8-a de decembro 1986 de la ĝenerala sekretario de la registaro, Renaud Denoix de Saint Marc, per delegado de la ĉefministro, Jacques Chirac[1].

La norma identigado celas faciligi :

  • la identigon de ĉiuj oficialaj tekstoj ekde ties unua apero, por pli facile sekvi ilian evoluon ;
  • la generadon de statistikoj pri la norma agado de la administracioj ;
  • la racian dismeton de tiuj tekstoj en la diversaj dokumentaj arkivejoj ;
  • ilian enskribon kaj serĉon en la juraj datumbazoj ;
  • la aliron al tiuj tekstoj por la publiko.

Identigilo NOR estas por :


Tamen, la sistemo NOR ne estas uzata de la juristoj[2].

Strukturo de la identigilo NOR

La identigilo NOR konsistas el dek du alfanumeraj signoj :

  • tri literoj por identigi la ministerion aŭ la sendependan administran aŭtoritaton kiu estas je la origino de la teksto. Tiu identigilo estas donita en tabelo pri interministeria identigo kies ĝisdatigon zorgas la ĝenerala sekretariejo de la registaro ;
  • unu litero por la direkcio aŭ servo plej koncernata per la teksto. Ĉiu ministerio aŭ sendependa administra aŭtoritato starigas kaj ĝisdatigas la liston de identigiloj de tiuj direkcioj aŭ servoj ;
  • du ciferoj por identigi la jaron de submeto de la teksto al subskribo ;
  • kvin ciferoj por identigi ordan numeron, prenita en sinsekvo propra al ĉiu respondeculo de la disdono de identigilo NOR en la koncernata ministerio aŭ sendependa administra aŭtoritato ;
  • unu literon por identigi la tipon de teksto.

Tipo de teksto (lasta litero de la identigilo)

  • A : Dekreto de aŭtoritato sub la nivelo de prezidanto kaj ĉefministro : ministerio, urbo (france Arrêté)
  • B : Tabelo (de progreso, de kreditmalfermo…)
  • C : Cirkulero
  • D : Dekreto
  • E : Ekzekvaturo
  • G : Transdono de akreditaĵo
  • J : Komando
  • K : Listo
  • L : Leĝo
  • N : Servonoto
  • P : Raporto
  • R : Edikto
  • S : Decido (Konstitucia Konsilio, administraj aŭtoritatoj, ktp.)
  • T : Citado al la Ordeno de la Nacio
  • V : Opinio (aprobo kaj nuligo de normoj, konkursoj kaj postenvakecoj, ktp.)
  • W : Ministeria respondo
  • X : Aliaj tekstoj (pridiskutado, reglamentoj, submetado al la Konstitucia Konsilio, rimarkoj de la registaro)
  • Y : Letero-cirkulero
  • Z : Korektoj

Referencoj

  1. Cirkulero de la 8-a de decembro 1986 pri la starigo de norma identiga sistemo (NOR) por la publikaj oficialaj tekstoj, JORF n° 286 de la 10-a de decembro 1986, paĝo 14821-14822, en Légifrance ; Teksto de tiu cirkulero[rompita ligilo] en la interretejo de la estro de la informsistemoj de la Nacia Centro pri Scienca Esplorado (CNRS).
  2. Didier Frochot, « La identigilo NOR », en les-infostrateges.com, la 16-an de novembro 2003.

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.