Sirfedoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sirfedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Dipteroj Diptera
Subordo: Braĥiceroj Brachycera
(senranga familio) Anthophila (= Apiformes)
Superfamilio: Apoidoj Apoidea
Familio: Sirfedoj
Familioj

Andrenedoj
Abeledoj Apidae
Colletidae
Halictidae
Megachilidae
Melittidae
Stenotritidae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sirfedoj (Syrphidae) estas familio el la insektoj Dipteroj (Diptera) ene de la muŝojbraĥiceroj (Brachycera).

Tutmonde estas priskribitaj ĉ. 6000 specioj, el ili 1800 por la palearktiso. La plej okulfrapa estas la kapablo de la bestetoj ŝvebi surloke ankaŭ, se la movado de la aero estas relative granda. Ŝvebas, ekzemple la plej multaj specioj de la Bombiliedoj. Konataj estas tre multaj sirfedoj pro tio, ke la sendanĝeraj sirfedoj imitas la armitajn dipterojn por timigi siajn malamikojn (mimikrio).

Ekstera aspekto de la Sirfedoj

Ĝenerala aspekto

Ene de la sirfedoj ekzistas multaj diversaj specioj. Multaj sirfedoj aspektas simile al burdoj, vespojabeloj. Ilin oni povas facile intermiksi, sed ili ne pikas. Tiu mimikrio trompe pretendas malamikon de sirfedoj: male al ilia „modelo“ ili ne havas pikilon. La korpo povas esti mallonga kaj dika aŭ longa aŭ svelta; krome ekzistas specioj kun aŭ sen haroj.

Kapo kaj buŝaj elementoj

portreto de eristalo, (Eristalis tenax), ino.
proksima foto de granda sirfedo.

La buŝaj iloj estas ŝanĝitaj plej ofte al lekaperatoj. La genro Rhingia povas leki fluidan nutraĵon kiel nektaro kaj dismordi polenon. La insektoj povas estu glataj aŭ haraj. Antaŭe inter la okuloj troviĝas du mallongaj antenoj. Sur la supra surfaco de la kapo troviĝas tri punktokuloj (ocelojn).

Torakso kaj flugiloj

La torakso, kiu kiel ĉe ĉiuj insektoj havas la flugilojn kaj krurojn, jam grandan mesonotumon, kie ĉe la abdomeno aligas ŝildeto. Kiel ĉiu dipteroj, ili nur havas la antaŭajn flugilojn (kun kaliptero); ĉar ĝiaj malantaŭaj flugiloj estas stumpaj svingkolbetoj (teniloj), kiuj estas ne malhaveblaj por stabiligi la ŝvebflugon. La rekonilo por ŝvebflugo estas flugila vejno, tiel nomata Vena spuria en la antaŭaj flugiloj.

Abdomeno

Episyrphus balteatus, masklo.

La abdomeno estas tre diversa, kaj laŭ la formo kaj laŭ la koloro. Ĝi konsistas el kvar dorse videblaj segmentoj. La koloro de la specioj estas metale nigra, nigre blua kaj ĝis grize. La diversaj specioj havas bendojn kaj makulojn antaŭe ĉ. flave kaj nigre.

Formo de la vivo de Sirfedoj

Episyrphus balteatus fluganta.
Eristalis tenax “ŝvebante“

Adoleskaj sirfedoj flugas per alta flugilbata frekvenco (ĝis 300 Hercoj kaj tiel ili povas „ŝvebi“ dum relative longa tempo sen moviĝi horizontale aŭ vertikale.

La sirfedoj nutriĝas de nektaro kaj polenoj. Tial la sirfedoj ludas gravan rolon kiel poleniganto. Ili estas apud la abeloj (Apoidea) la plej grava poleniganta grupo.

Migradokonduto de la sirfedoj

Multaj sirfedoj estas migrantaj insektoj. Ili migras de Mezeŭropo al la Mediteraneo. La bestetoj pasas la pasejojn de la mezmontaroj, la Pireneoj kaj la Alpoj (ekzemple ĉe Col de Bretolet en la Valezaj Alpoj). En printempo ili iras la kontraŭan direkton.[1] Al la migrantoj inter la sirfedoj apartenas ekzemple Episyrphus balteatus kaj Eristalis tenax..[2]

Plimultigado kaj evoluado

sirfedoj kopulantaj.

Sistematiko

Sirfedoj estas monofiluma taksono. La filogena enordigo okazas en Ciklorafo kaj Aŝizo. La frata grupo estas la Pipunkulidoj, kun kiu ĝi formas la komunan taksonon de la Sirfoideoj.

La sirfedoj havas tutmonde ĉ. 6.000 speciojn. En Eŭropo vivas ĉ. 500 el ili:

Referencoj

  1. Gatter, W. (1981): Insektenwanderungen. Neues zum Wanderverhalten der Insekten. Über die Voraussetzungen des westpalaearktischen Migrationssystems. Kilda Verlag. Greven, S. 61
  2. Gatter, W. & Gatter D. (1973):

Literaturo

  • Bastian O. (1986): Schwebfliegen; Neue Brehm-Bücherei Band 576, Wittenberg.
  • Bothe G. (1996): Schwebfliegen; Deutscher Jugendbund für Naturbeobachtung, Hamburg
  • Haupt J. Haupt H (1998): Fliegen und Mücken: Beobachtung, Lebensweise, Naturbuch, Augsburg
  • Honomichl K., Bellmann H. (1994): Biologie und Ökologie der Insekten; CD-Rom, Gustav Fischer Verlag, Stuttgart.
  • Gatter, W. & Gatter D. (1973): Massenwanderung der Schwebfliege Eristalis tenax und des Marienkäfers Coccinella septempunctata am Randecker Maar, Schwäbische Alb. Jh. Ges. Naturkde. Württ. 128: 151–154.
  • Gatter, W. (1975): Regelmäßige Herbstwanderungen der Schwebfliege Eristalis tenax am Randecker Maar, Schwäbische Alb. Atalanta 6: 193–200.
  • Gatter, W. & Gatter, D. (1976): Der Zug der Schwebfliegen nach planmäßigen Fängen am Randecker Maar (Schwäbische Alb) (Diptera, Syrphidae). Atalanta 7: 4–18.
  • Gatter, W. (1981): Anpassungen von Wanderinsekten an die tägliche Drehung des Windes. Jh. Ges. Naturkde. Württbg. 136: 191–202.
  • Gatter, W. (1981): Insektenwanderungen. Neues zum Wanderverhalten der Insekten. Über die Voraussetzungen des westpalaearktischen Migrationssystems; Kilda Verlag. Greven. 94 Seiten; [1][rompita ligilo]
  • Schmid, U. & Gatter, W. (1988): Das Vorkommen von Schwebfliegen am Randecker Maar - ein faunistischer Überblick (Diptera, Syrphidae). Nachr. Bayer. Ent. 37: 117–127.
  • Gatter, W., Schmid U.(1990): Die Wanderung der Schwebfliegen (Diptera, Syrphidae) am Randecker Maar. Festschrift 20 Jahre Station Randecker Maar; Spixiana Suppl. 15: 100 Seiten;[2][rompita ligilo]
  • Kormann K. (1988): Schwebfliegen Mitteleuropas, Landberg, München.
  • Kormann K. (2002): Schwebfliegen und Blasenkopffliegen Mitteleuropas, Fauna-Verlag, Nottuln.
  • Röder G. (1990): Biologie der Schwebfliegen Deutschlands (Diptera, Syrphidae)., Keltern-Weiler.
  • Schmid U. (1996): Auf gläsernen Schwingen – Schwebfliegen, Stuttgarter Beiträge zur Naturkunde, Serie C, 40 (80 Seiten), Staatliches Museum für Naturkunde Stuttgart.
  • Veen, M.P. van (2004): Hoverflies of Northwest Europe, Koninklijke Nederlandse Natuurhistorische Vereniging, Utrecht.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.