Simono
| Simono | |
|---|---|
| Biblia persono | |
| vira persona nomo | |
| Informoj | |
| Originala nomo | Simono |
| Eble sama | Simon • Simón • Simeon • Szymon • Сенька • Šimon • Shimon • Simeó • Simonas • Symon |
Simon aŭ Simono[1] respektive Simeon aŭ Simeono[2] estas variaĵoj de la hebrea virnomo שמעון (Ŝimon). Iuj variaĵoj inkludas la hungarajn formojn Szimon [Simon] kaj Szimeon kaj la cirilajn Симон kaj Симеон. Origine prononcata per komenca sono "Ŝ", la prononcon reflektas pluraj nacilingvaj latinliterigoj, kiel Šimon en pluraj okcidentslavaj lingvoj, kun escepto de Šimun en la kroata kaj de Szymon [Ŝimon] en la pola, Шимон en pluraj orientslavaj lingvoj, Şimon en la azera kaj la turka, Shimon en la angla.
En la antikva greka la nomo estis grekigita al la formo Συμεών [Simeón] kun aldona "e", de tie eniris la latinan per la formo Symeon - el tio fontas la alternativa variaĵo Simeono kaj la kataluna variaĵo Simeó.
Estas virinaj variaĵoj per la formoj Simone kaj Simona,[3] ankaŭ neformala formo Simonetta, kaj la formo Simone en la itala lingvo uzatas ankaŭ kiel vira kaj senseksa persona nomo.
La nomon Simono portis i.a.
- la dua el la 12 filoj de Jakobo (Gen 29,33)[4]
- pia judo, kiu sopire atendas la Mesion kaj rekonas lin en la infano Jesuo (Luk 2,25)[5]
- la apostolo Simono Petro aŭ Sankta Petro
- la apostolo Simono Zeloto aŭ Sankta Simono
- Şimon estas vilaĝo en Rumanio.
Referencoj
- ↑ artikolo Simono en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 991, dekstra kolumno
- ↑ artikolo Simeono en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 991, maldekstra kolumno
- ↑ krom esti nacilingva formo, la virina variaĵo Simona dokumentiĝas ankaŭ esperantilingve en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), unua presita eldono de 1970, paĝo 991, dekstra kolumno, sed en la eldono de 2020 ne plu
- ↑ Simeon en la libro Genezo, Esperantlingva traduko de L. L. Zamenhof, origina formo שִׁמְעוֹן Ŝim'on, Simeon estas la greka-latina transskribo (vidu supre)
- ↑ same en formo Simeon en la Londona Biblio, Luk 2,25
Vidu ankaŭ
- Simo (antaŭnomo), konata mallongigo en la finna lingvo kaj la lingvoj de eksa Jugoslavio
Atentu ke vikidatumaro konsideras ĉiujn literumajn variaĵojn de la nomo tute malsamaj nomoj. Tial la persona nomo Simon aperas sub la kodo d:Q4117588, Simeon laŭ la kodo d:Q1557 kaj simile. Tio klarigas kial pri la esperantlingva nomo Simono maldekstre de la teksto estas praktike neniuj alilingvaj artikoloj.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

