Simon Baker
| Simon Baker | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Simon Baker | |||||
| Naskiĝo | 30-an de julio 1969 (56-jaraĝa) en Launceston | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Aŭstralio | ||||
| Alma mater | Universitato de Nova Sud-Kimrio Ballina High School (en) | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Rebecca Rigg (en) | ||||
| Infanoj | 3 | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | aktoro filmreĝisoro televida aktoro filmaktoro modelo | ||||
| Aktiva dum | 1988– vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Simon BAKER (Simon Baker Denny, Denny Baker, Simon Denny; 30-an de julio 1969 en Launceston, Tasmanio) estas aŭstrala aktoro.
Biografio
Lia patrino Elizabeth Labberton estis instruistino de la angla lingvo en mezlernejo. Lia patro laboris kiel dommajstro kaj mekanikisto. La gepatroj divorcis frue kaj la patrino denove geedziĝis. Li havas fratinon kaj tri pli junajn gefratojn. Post fino de la mezlernejo, li komencis laborkurson por iĝi malsanula flegisto, sed li rompis jam frue la studon.
Kiel aktoro, li ludis unuafoje en 1992. Post ludo en diversaj televidaj serioj, inter ili en la aŭstrala soapopero Home and Away, serio Heartbreak High, ricevis li aŭstralian televidan premion Logie Award pro ludo en E Street, en kategorio „Plej ŝatata junaktoro“ (Most Popular New Talent).
Li ludis en 1997 rolon en filmo L.A. Confidential (reĝisoris Curtis Hanson), kio alportis por li konatecon. Tion sekvis pliaj filmoj, kiel Ride with the Devil (1999), Red Planet (2000), The Ring 2 kaj Land of the Dead. En la televidaj serioj The Guardian kaj The Mentalist, li transprenis eĉ la ĉefrolon. Por la lasta serio, ricevis li en 2009 Emmy-kandidatigon. Li estis kandidatigita en 2010 por Golden Globe kiel Plej bona seria ĉefrolanto kaj ankaŭ por Screen Actors Guild Award kiel Plej bona aktoro en televida serio.
Simon Baker geedziĝis kun aktorino Rebecca Rigg, kun kiu ili havas tri infanojn.
Filmaro (elekto)

|
|
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

