Simon Aichner

Simon Aichner
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1816 (1816-10-19)
en Terenten
Morto 1-an de novembro 1910 (1910-11-01) (94-jaraĝa)
en Neustift Abbey
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Profesio
Okupo katolika episkopo (1882–)
katolika sacerdoto (1840–)
kanonisto
politikisto
episkopo Redakti la valoron en Wikidata vd
princepiskopo de Brixen
Dum 1884 ĝis 1904
Antaŭulo Johann von Leiß
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Simon AICHNER (naskiĝinta la 19-an de oktobro 1816 en Terenten, mortinta la 1-an de novembro 1910 en Vahrn-Neustift estis aŭstra teologo kaj princepiskopo de Brixen.

Vivo

Origino kaj fruaj agadoj

Simon Aichner estis la plej maljuna de 11 filoj de la forĝisto Georg Aichner kaj de Theresia Mayramgraben pro kio li karesnomiĝis de kelkaj Schmied-Simmile. En Bozen li frekventis la gimnazion franciskanan antaŭ ol studi teologion en la porpastra seminario de Brixen. La 2-an de aŭgusto 1840 li ordinitis pastro kaj estis tuj poste ĝis 1851 helppastro en Stilfs apud Sterzing: samloke li devis pluse fari po unu meson por tago en la pilgrimadkirko de Trens apud Freienfeld. Unu jaron li estis paroĥestro en Ahrntal-Luttach antaŭ lia vokiĝo kiel studprefekto en la porpastran seminarion de Brixen. Tie li transprenis en 1854 ankaŭ la lernigadon de kanona juro. Ekde 1861 li karieris ĝis la seminariestreco kiun li plenumis diligente dum periodo de 21 jaroj; tiam li publikigis lernolibron latinlingvan pri kanona juro kiu furoris eĉ eksterlande kaj tre dignigis lin por la posta voko je la episkopa seĝo. La Universitato de Vieno nomumis lin en 1865 pro la menciita fundamenta verko doktoro honora pri teologio. En 1879 Aichner ricevis fare de papo Leono la 13-a post 25 jaroj da fidinda edukisteco de klerikiĝontoj la titolon papa honorprelato kun la rajto alparoliĝi monsinjoro.

Episkopeco princa kaj arkiepiskopeco

Aichner kun siaj kunlaborantoj

En 1882 Aichner iĝis ĝenerala vikario de Vorarlbergo, helpepiskopo de Brixen kaj titulara episkopo de Sebaste en Kilikio. en la 15.10.1882 li ordinitis episkopo en la Katedralo de Brixen. Ordinaciestro estis la brixen-a princepiskopo Johann von Leiß kiun Aichner posteuls en 1884 (ĝis 1904). Poste Aichner retiriĝis kiel titular-arkiepiskopo de Teodoropolo en Moesia Inferior en la monaĥejon aŭgustenanan de Neustift kie li mortis. Sub la librotitolo Der Heidenlehrer publikiĝis postmorte liaj prelegoj pri la apostolo Paŭlo de Tarso kiujn li estis farintaj inter 1856 kaj 1860 en la porpastra seminario.

Honoroj

  • 1882: civitaneco honora de Brixen
  • 1904: civitaneco honora de Neustift

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.