Shiruko

Ŝiruko aŭ oŝiruko (japane: 汁粉, お汁粉; la komenca "O" signifas honorigon) estas japana dolĉaĵo.
Ĝi estas dolĉa supo el azuki-faboj kaj buletoj: aŭ moĉio aŭ dango. La faboj estas kuiritaj kaj iom kaĉigitaj. Anstataŭ moĉiojn ŝikuro foje enhavas kaŝtanojn aŭ buletojn el glurizfaruno.
En Japanio ŝikuro estas populara precipe dum vintro. La duonfandiĝintaj moĉioj kaj la dolĉa varma fabosupo por multaj homoj estas tutfeliĉiga. Oni ofte servas ŝiruko-n kun salaĵo aŭ acidaĵo, kiel umeboshi aŭ ŝiokombu, ĉar ŝiruko estas tiom dolĉa, ke post iom da tempo la gusto enuas kaj oni povas refreŝigi ĝin per sala aŭ acida manĝaĵo.
En la japana tradicio oni kredas, ke tiu manĝaĵo forpelas malsanojn kaj malbonajn spiritojn. Tial ĝi estas ofte metita sur la hejman altaron.
En kelkaj regionoj de Japanio, ekzemple en la gubernio Kagaŭa, oŝiruko estas uzata por zoni, la speciala novjara supo.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.