Saskia Idzerda

Saskia Idzerda

Saskia Idzerda en somero 1988 (19-jara)
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de novembro 1968 (nun 1968-11-21) (57‑jara)
en Nederlando Utrecht, Nederlando
Lingvoj Esperanto
Nacieco nederlandanino
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Daniel Svejda Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
komputosciencisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj NEJ
TEJO
vdr

Saskia IDZERDA (naskiĝis la  21-an de novembro 1968 (nun 1968-11-21) en Utrecht, Nederlando, do nun 57-jara) estas nederlanda komputilistino kaj esperantistino. Interalie ŝi de 1991 ĝis 1995 estis prezidantino de TEJO.

Komencinte sian karieron kiel gvidantino de la programa komisiono de la organiza teamo ("la porkidoj") de la IJK 1989 en Nederlando, ŝi esprimis plurfoje, ke organizi IJK-n daŭre estus la plej ŝatata tasko, kiun ŝi povus imagi. Tamen ne plurfoje sinsekve la kongreso povus okazi en la sama lando, kaj do ŝi en 1989 iĝis TEJO-estrarano pri kongresoj kaj transdonis siajn spertojn al organizaj teamoj en aliaj landoj.

En la IJK 1991 en Svedio ŝi elektiĝis prezidanto de TEJO kaj arigis motivigitan estraran teamon, kiu dum la sekvaj jaroj tre energie kaj en kunlabora etoso gvidis la organizaĵon. En la IJK 1993 en Bulgario ŝi reelektiĝis, sed en la sekva elekto, tiu de la IJK 1995 en Rusio, ŝi petis retropaŝi kaj dum pliaj du jaroj "nur" restis estraranino pri kongresoj kaj TEJO-KER-seminarioj kaj en 1997 finis la internacian estraran aktivadon. Paralele al la engaĝiĝo en TEJO, ŝi dum pluraj jaroj estis estraranino kaj prezidantino de Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ), interalie redaktinte ties bultenon Jongeren Esperanto Nieuws.

Ŝi edziniĝis al estrarano de la "najbara" Germana Esperanto-Junularo, en Utrecht kaj Saarbrücken finis sian studadon pri informadiko kaj sekve eklaboris kiel komputikistino (iom pli poste samtempe ankaŭ kiel patrino...) en sia hejmurbo. Eĉ la unuan komunan loĝejon la esperantista paro elektis tutproksime de la Utreĥta strato Zamenhofdreef. Plu ŝi membras en la esperantlingva kanta ensemblo Akordo.

la muzikgrupo Akordo dum la UK 2008, Saskia Idzerda en helflava ĉemizo

Fontoj

  • "La teamo de TEJO sin prezentas, eldono 1993/1995" (red. Thomas Pusch)
  • "La teamo de TEJO sin prezentas, eldono 1995/1997" (red. James Rezende Piton)

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.