Samuel Tickell
| Samuel Tickell | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Aliaj nomoj | Ornithognomon • Old Log |
| Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1811 en Odiŝo |
| Morto | 20-an de aprilo 1875 (63-jaraĝa) en Cheltenham |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
| Okupo | |
| Okupo | ornitologo natursciencisto ŝtata funkciulo soldato scienca kolektisto |
Kolonelo Samuel Richard Tickell (19an de aŭgusto 1811 - 20an de aprilo 1875) estis brita armeoficiro, artisto kaj ornitologo en Hindio kaj Birmo.
Tickell naskiĝis en Cuttack en Barato. Li edukiĝis en Anglio kaj revenis deknaŭjaraĝa al Bengalo por aliĝi al la Bengala Indiĝena Infanterio. Li militservis en Bengalo ĝis 1840, kiam li iĝis komandanto de la skorto de Brian Hodgson ĉe Katmanduo. Li revenis en Bengalon en 1843, kaj post sia kapitaniĝo en 1847 li translokiĝis al malsupra Birmo.
Dum sia estado en Hindio Tickell faris gravajn kontribuojn al la landa ornitologio kaj mamulologio, per natura observado kaj kolektado de specimenoj. Li kontribuis al volumo 17a de la Journal of the Asiatic Society of Bengal, dum la volumo 18a inckludis informon de Tickell el Birmo.
Tickell retiriĝis en 1865 kaj setlis en la Manikinsuloj. En 1870 li iĝis blinda. Tickell estis laborinta pri libro titolita Illustrations of Indian Ornithology (Bildoj de hindia ornitologio), sed lia malboniĝante vidkapablo devigis lin abandoni la celon. Antaŭ sia morto li donacis la nefinitan verkon al la Zoological Society of London. Li mortis en Cheltenham.
Samuel Tickell priskribis la unua multajn birdojn, el kiuj kelkaj portas lian nomon ĉu en komuna ĉu en scienca nomo, kiel la jenaj:
- Blankgorĝa bruna bucero, Anorrhinus tickelli
- Tikela muŝkaptulo, Cyornis tickelliae
- Unukolora turdo, Turdus unicolor
- Tikela dikeo, Dicaeum erythrorhynchos
Notoj
Referencoj
- Biographies for Birdwatchers, Mearns kaj Mearns ISBN 0-12-487422-3
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

