Sakezo

Sakezo · سقز · Saqqez
urbo de Irano
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Irano
Provinco Provinco Kurdistano
Telefonkodo 0874
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 165 258  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 36° 15′ N, 46° 16′ O (mapo)36.2546.273611111111Koordinatoj: 36° 15′ N, 46° 16′ O (mapo) [+]
Alto 1 520 m [+]
Horzono UTC+03:30
Sakezo · سقز · Saqqez (Provinco Kurdistano)
Sakezo · سقز · Saqqez (Provinco Kurdistano)
DEC
Situa mapo de Provinco Kurdistano
Sakezo · سقز · Saqqez (Irano)
Sakezo · سقز · Saqqez (Irano)
DEC
Situa mapo de Irano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saqqez [+]
vdr

Sakezo (sorane (irankurde) سەقز, kurde سەقز (elp. seqiz), perse سقز, transskribata kiel Saqqez- vidu ankaŭ sub etimologio) estas la dua plej granda urbo en la provinco Kurdistano en la nordokcidenta parto de Irano. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto kaj historia juvelo.

La nuntempa urbo konsistas el du partoj: la historia parto kaj la nova parto. La urbo estas fama pro ties antikva historio kaj la restaĵoj de historia fortikaĵo troviĝanta en la nordorienta parto de la urbo, nomata Zehweeya (elp. zeŭeja). En Sakezo ĉefe loĝas kurdoj, sed ankaŭ armenoj kaj asirianoj. Sakezo estas inter la plej malvarmaj urboj en Irano dum la vintro (temperaturoj povas fali ĝis -45 °C). La plimulto de la homoj en la irana provinco Kurdistano parolas variaĵojn de la sorani-kurda lingvo, foje nomatan "ardalani", ankaŭ konata kiel "sanandaji" (sene'i).

Bazaj informoj

36° 14′ 47″ N 46° 15′ 59″ O / 36.24639 °N, 46.26639 °O / 36.24639; 46.26639 (mapo)

Geografio

Sakezo situas en monta regiono (altebenaĵo, 1479 metrojn super la marnivelo) kaj laŭlonge de rivero Simineh (perse: سیمّینه رود ) en la nord-okcidento de la provinco, ĉ. 45 km de la landlimo al Irako.

Sakezo situas proksimume 120 kilometrojn nordokcidente de Sanandaĝo, la provinca ĉefurbo, 77 km sudoriente de Mahabad kaj 450 kilometrojn okcidente de Teherano, la landa ĉefurbo[2].

Klimato

La klimato estas determinita de la montara situo de la urbo kaj estas karakterizata per alternado de malvarmaj neĝaj vintroj kaj sekaj varmaj someroj. La meza jara pluvokvanto estas 500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septembro pli malofte.

Somere inter junio kaj septembro ofte estas pli ol 30 °C, kiam Sakezo ĝuas de varma mediteranea klimato.

Inter novembro-marto ofte frostas, Vintre Sakezo havas la plej malvarman temperaturon de Irano (−36 °C en 1972, la plej maltalta temperaturo iam ajn ofiiciale mezurita en Irano). Sakezo ne-oficiale havis temperaturon de −45.8 °C (−50.4 ) en decembro 2006 kaj −42.3 °C (−44.1 ) en januaro 2007, la plej malaltaj temperaturoj registritaj en irana urbo[3]. Ne mirindas ke Sakezo fariĝis ski-loko, kie skieblas dum pli ol 6 monatoj.

Loĝantaro

Estis grandega grupo de la loĝantaro kiu kredis en sufiismo. Ili ankoraŭ nuntempe ekzistas en malgrandaj nombroj kiuj vivas laŭ la vojoj (tarika) de la mistika ordoj Naksbandi kaj (perse: نقشبندی‎) kaj Kadirija (Abdul Qadir Jilani). Iliajn spiritajn ritojn ili faras ambaŭ en siaj respektivaj sakraj domoj kiuj nomiĝas zavijoj kaj takajoj (kurde: تەکیە). Kompare kun aliaj urboj en la provinco Kurdistano estas ankaŭ multaj moskeoj en Sakezo.

Komunumo de judoj, kiuj parolis neoaramaikan dialekton, migris al Israelo post la irana revolucio.

Historio

Valo Kamtuo en Sakero

La kurdoj kaj iliaj iranaj prapatroj (medoj) loĝis en tiu loko ekde ĉirkaŭ 1000 antaŭ Kristo. Post jarcentoj ankaŭ skitoj (sakaoj), nomada popolo, alvenis kaj tiutempe (la 7-a jarcento a.K.) Sakezo estis kvazaŭ ĉefurbo kaj politika centro de ties Imperio. En la Sasanida epoko (antaŭ la Islama konkero), sub reĝo Bartatua, tiu teritorio estis sendependa landeto kiu portis la nomon Sagapeni. Ili regis en la regiono de la montaro Zagros, proksimume de la nunaj provincoj Kurdistano kaj Kermanŝaho.

Etimologio

La nomo Sakezo (depende de la historia, loka, originala aŭ fremdlingva deveno, la urbonomoj povas esti skribataj: Saqqez, Saghez, Saqez, Seqiz, Saqiz, Saqqiz, Saghiz, Sakkiz, Saghghiz) estus derivata de la nomo por la malnova skita imperio, kiu troviĝis ĉirkaŭ la antikva parto de Sakezo. Kelkaj opinias, ke la loknomo Sakezo devenis de la sakaoj. Tial en la kurda oni prononcas la nomon kiel "Saakaa". Modernaj fakuloj kutime uzas la terminon Saka por referenci al irananoj de la Orienta Stepo kaj de la baseno Tarim[4].

سقز - Saqqez - Sakezo - Sagezo : Panoramo kun moskeo.

Naturo

Sakezo havas diversecon de sovaĝaj bestoj, inklude ursojn, lupojn, sciurojn, perdrikojn, aglojn, vulpojn, antilopojn, koturnojn kaj aprojn.

En la ĉirkaŭaĵoj de Sakezo troviĝas pitoreskaj naturaj pejzaĝoj kun arbaroj kaj montaj herbejoj[5]. Arbaraj areoj[6] okupas ĉirkaŭ 7000 hektarojn da tero inter Sakezo kaj Bukan. Estas zono dediĉita al rearbarigo.

Lingvoj kaj kulturo

Plejparto de la loĝantaro estas kurdoj kiuj ĉefe parolas la persan, la oficialan lingvon de Irano, kvankam maljunuloj [ĉu nu?] kaj en vilaĝoj proksime de Sakezo oni parolas la soranan kurdan lingvon aŭ variaĵon de ĝi, foje nomatan "ardalani", ankaŭ konata kiel "sanandaji" (sene'i). Tie estas ankoraŭ estus parolata la lingvo haŭrami, denaska lingvo de 23 000 personoj, ankaŭ de poetoj kaj intelektuoj[7], sed laŭ takso de Unesko endanĝerita lingvo. En 2009 la nombro de parolantoj de la sorana kurda lingvo en Irano estis estimata je ĉ. 3,25 milionoj[8]. Granda parto de la dek du ĝis dek du milionoj da iranaj kurdoj estas islamanoj[9].

Esperanto en Sakezo

Por la unua fojo Esperantistoj okazigis en 2020 Zamenhof-feston en “Mana”, la kulturscienca instrucentro[10]. En 2020 aperis ĉe eldonejo en Sakezo ankaŭ la sorani-kurdan version de la libro Renkontoj kun Diferenculoj (Przemysław Paweł Grzybowski), originale verkita en Esperanto[11].

Vidindaĵoj

Sakezo estas fama pro siaj mirindaj vidoj dum la printempo kaj pro siaj multnombraj historiaj lokoj. Je iom da distanco de la urbo troviĝas pluraj signifaj historiaj kaj kulturaj monumentoj. Je distanco de 20 kilometroj norde de la ŝoseo liganta Sakezon kun la urbo Divandere, ekzistas kaverno (karaflu), kie en la epoko de la Partia Imperio estis la Templo de Heraklo[12]. Je ĉ. 42 kilometroj nordoriente de Sakezo troviĝas la ruinoj de la fortikaĵo Ziwiye Ora [13], hazarde malkovritaj en 1947 kaj kiu verŝajne datiĝas de 900 antaŭ Kristo tio estas el la periodo de superregado fare de la medoj. Tieaj elsfosaĵoj malkovrigis trezoron kiu nun estas plejparte konservita en la Arkeologia Muzeo en Teherano. Ĝi konsistas el 341 pecoj: 103 faritaj el eburo, 71 el arĝento, kaj 43 el oro.

Ankaŭ la paroko, la bazaro aŭ la biblioteko estas vizitindaj, samkiel du universitataj kampusoj (Azad kaj Noor)

Personecoj

  • Jina Mahsa Amini (naskiĝis en 2000 en Sakezo - mortis en 2022 en Teherano), studentino kies morto pro policoperforto ekfunkciigis protestojn kontraŭ la reĝimo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. (en) Statistika Centro de Irano, statistika jarlibro 2016, p. 155 - Saqqez (pdf)
  2. (en) Fizikaj kaj geografiaj datumoj.
  3. la "jarcentaj veterstatistikaj datumoj" de la Irana Meteologia Organizaĵo, arkivigite en aŭgusto 2014 (angle)
  4. (en) Beckwith, Christopher (la 8-an de majo 2011). Empires of the Silk Road (PDF - Imperioj de la silka vojo), Princeton University Press. p. 68. ISBN 978-0691150345.  Alirite la 24-an de marto 2020.
  5. (en) Saqez Plains
  6. (en) Saqez Region Forests
  7. (en) Dana Taib Menmy, Teacher translates Quran to save endangered Kurdish dialect Arkivigite je 2020-02-09 per la retarkivo Wayback Machine, KurdPress, la 31-an de januaro 2020.
  8. (en) SIL, Ethnologue (2013) under "Central Kurdish"
  9. (en) Kurdio de Irano, UNPO, la 30-an de novembro 2001.
  10. Irana Esperantisto, n-ro 32, vintro 2020
  11. Versio en Esperanto legeblas ĉi tie (PDF)
  12. (en) Karaftoo Historical Cave
  13. (en) Zevieh Castle


Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.