Sai Baba
| Sai Baba | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Ratnakaram Sathyanarayana Raju |
| Naskiĝo | 23-an de novembro 1926 en Puttaparthi |
| Morto | 24-an de aprilo 2011 (84-jaraĝa) en Puttaparthi |
| Mortokialo | korhalto |
| Lingvoj | telugua • angla |
| Ŝtataneco | Barato (1950–) |
| Okupo | |
| Okupo | religiestro |
Sathya Sai Baba aŭ Bhagavan Sri Sathya Sai Baba (naskiĝis la 23-an de novembro 1926, mortis la 24-an de aprilo 2011, kvankam li antaŭvidis kaj anoncis 2019 kiel daton de sia morto)[1] estis barata religia gvidanto. Li naskiĝis en vilaĝeto Puttaparthi. En Esperanto estas pri li verko Kaj la plej nobla estas amo de Annemaria Marwaha
Sathyanarayana Raju Ratnakaram (ĝusta nomo) konsideris sin reenkarniĝo de la hindua guruo Shirdi Sai Baba. Nombro de liaj kredantoj ne estas precize konata. Laŭ Organizaĵo Sathya Sai estas 6 milionoj. Nombro de liaj adeptoj en la tuta mondo estas taksata [mankas fonto] inter 6 kaj 100 milionoj (aŭ nur : ...10 milionoj)[2].
Instruo
Moralaj instruoj de Sai Baba estas prezentataj diverslingve en pluraj libroj kaj revuoj. Ĉiutage en lia ĉefa aŝramo Prashanti Nilajam troviĝanta en lia naskiĝloko (ŝtato Andra-Pradeŝo) surtabule estas skribataj pensoj de la tago laŭ la guruo mem. Li apostolis unuecon de ĉiuj religioj, paciĝon kun si mem, helpon al aliaj, sed ankaŭ honoron kaj dignon, ĉar permesante neglekti nin ni samtempe permesas malgravigi dian fajreron enestantan en ni.
- vivo laŭ kvin valoroj: amo (prema), paco (ŝanti), vero (satja), ĝusta agado (dharma), sindeteno de maljustaĵoj (ahimsa)
- amo al ĉiuj estaĵoj kaj objekto
- vegetarismo
- sindeteno de alkoholo, fumado kaj narkotaĵoj
- konscia limigado de siaj deziroj
- ĉio kreita estas iluzio (maja), sole Dio estas reala
- meditado – en la formo de ripetado de dia nomo, mantroj, imago de diaj bildoj, silenta sidado aŭ meditado de lumo.
- akcepto kaj estimo al ĉiuj religioj kaj iliaj instruoj
- estimo al gepatroj kaj maljunuloj
- forigo de negativaj pensoj, sentoj, emocioj kaj malvirtoj de karaktero
- aparteco de homo disde lia korpo kaj intelekto – la homo estas atmano
- altruismo
Senprofita agado
Sai Baba fondis tri altkvalitajn hospitalojn, du en Puttaparthi, unu en Bangalore. Laŭ lia iniciato en Barato aperis kelkaj universitatoj kaj centoj da lernejoj (ĝis 2000, ankaŭ eksterlande fondis 22 lernejojn). Unu el universitatoj - Sri Sathya Sai Institute of Higher Learning ricevis la plej altan ateston en la lando. Plimulto de liaj projektoj estas apogataj de registaro kaj politikistoj. Inaŭguron de unu hospitalo ĉeestis prezidento de Barato - Abdul Kalam.
Konataj adeptoj
Al la plej konataj adeptoj de Sai Baba apartenas Atal Behari Vajpayee (inta ĉefministro), Abdul Kalam (antaŭa prezidento) kaj Manmohan Singh (nuna ĉefministro) kaj estinta ĉefministro de Nepalo Girija Prasad Koirala. Plie, instruoj de Sai Baba estis kaj estas fonto de inspiro al: Alice Coltrane, Maynard Fergusson kaj Dana Gillespie.
Eksteraj ligiloj
- Sitio de Bhagavan Sri Sathya Sai Baba
- Barata oficiala paĝaro de Organizaĵo Sathya Sai
- Internacia oficiala paĝaro de Organizaĵo Sathya Sai
Referencoj
- ↑ Lia anonco okazis la 29-9-1960. Vidu la referencon en la pidnoto 67, en Michael James Spurr, Sathya Sai Baba as Avatar : "His Story" and the history of an idea : A thesis submitted in partial fulfilment of the requirements for the degree of Doctor of Philosophy in Religious Studies at the University of Canterbury Christchurch, New Zealand, 2007, p. 393, ĉe https://core.ac.uk/reader/35458340
- ↑ Laŭ Agence France Presse : vidu la piednoton 5 ĉe la franca versio de la artikolo, kie la ligilo bedaŭrinde nun estas rompita. Kiom da milionoj, kiam li ĵus mortis, ne estas precizigita en : "Sathya Sai Baba, guru with millions of followers, dies at 84", en The New York Times, 24-4-2011 (la ligilo estas ĉe la piednoto 3 en la germana versio de la artikolo). La hispana versio liveras plurajn taksojn, sed sen fontoj alireblaj (pro ne sufiĉe precizaj indikoj), jenajn : " Laŭ Beyerstein, 1992 (3) (skeptika), estus 6 milionoj da disĉiploj en la tuta mondo ; laŭ Riti kaj Theodore, 1993 (31), ili estus 30 milionoj ; laŭ Sluizer, 1993 (19), ili estus 70 milionoj ; laŭ Van Dijk, 1993 (30) (disĉiplo de Sai Baba), inter 50 kaj 100 milionoj." Per la us-modoj estas ja ĉiukaze subkomprenite : "se la takso estus fidinda".
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

