Saguo


Saguo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas "nutra grio ekstraktata el medolo de iuj palmarboj". Origine ĝi produktiĝis en Papuo-Novgvineo kaj ĉirkaŭaj landoj el la medolo de la sagua palmo (Metroxylon sagu), jam en prahistoria tempo disvastiĝis ankaŭ al la regiono de la Hinda Oceano kaj nuntempe ankaŭ produktatas el ameloriĉaj radikoj de aliaj tropikaj plantoj, ekzemple el manioko.
La vorto sago en la papua lingvaro havas la signifon de "pano", ĉar la amelo de saguaj palmoj en multaj insuloj de la sudokcidenta Pacifika Oceano liveras la farunon por panoj kaj flanpanoj. La itala vojaĝisto Marco Polo en la jaro 1280 unuafoje portis saguon al Eŭropo, kaj tie raportis pri la saguaj palmoj kaj ilia signifo kiel grava nutrofonto de sudorienta Azio. En la 16-a jarcento portugalaj komercistoj komencis grandkvante transporti saguon al Eŭropo kaj komerce disvastigi ĝin tie. Nuntempe saguo aparte en Singapuro estas grava eksportata produktaĵo.
Perla saguo proksime similas al perla tapioko. Ambaŭ tipe estas malgrandaj, sekaj, opakaj buloj, havantaj diametron de ĉirkaŭ 2 milimetroj. Ambaŭ povas esti blankaj (se tre puraj) aŭ koloraj - nature grizaj, brunaj aŭ nigraj, aŭ artefarite rozkoloraj, flavaj, verdaj ktp. Kiam trempitaj kaj kuiritaj, ambaŭ fariĝis multe pli grandaj, diafanaj, molaj kaj spongecaj. Ambaŭ estas vaste uzataj ekzemple en la kuirartoj de Barato, Bangladeŝo kaj Srilanko en vario de pladoj, kaj ĉirkaŭ la mondo, kutime en pudingoj. En Barato, perla saguo nomatas சவ்வரிசி, javvarisi (tamile), साबूदाना, sabudana (hindie) kaj simile সাবুদানা, sabudana (bengale), સાબુદાણા (guĝarate), sabbakki (kannade) kaj saggubeeyam (telugue) inter aliaj regionaj kaj lokaj nomoj kaj estas uzata en vasta gamo de pladoj - interalie en desertoj boligitaj kun dolĉigita lakto okaze de religiaj fastadoj.
En Britio, ambaŭ saguo kaj tapioko ekde la 16-a jarcento tre popularas en dolĉaj laktaj pudingoj.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.