Safe Haven
| Safe Haven | |
|---|---|
| filmo | |
| Originala titolo | Safe Haven |
| Originala lingvo | angla lingvo |
| Kina aperdato | 2013, 7 mar. 2013, 25 apr. 2013 |
| Ĝenro | drama filmo, amafera filmo, suspensa filmo |
| Kameraado | Terry Stacey |
| Reĝisoro(j) | Lasse Hallström |
| Produktisto(j) | Ryan Kavanaugh |
| Scenaro | Leslie Bohem • Dana Stevens |
| Filmita en | Norda Karolino |
| Loko de rakonto | Bostono |
| Muziko de | Deborah Lurie |
| Rolantoj | Julianne Hough • Josh Duhamel • David Lyons • Cobie Smulders • Cullen Moss • Mike Pniewski • Red West • Robin Mullins • Noah Lomax • Ric Reitz |
| Produktinta firmao | Relativity Media |
| IMDb | |
Safe Haven estas usona romantika drama filmo de 2013 kun ĉefroloj de Julianne Hough, Josh Duhamel kaj Cobie Smulders. La filmo estis reĝisorita de Lasse Hallström, kaj estas adaptado de samnoma verko de Nicholas Sparks.[1]
Intrigo
Juna virino (Julianne Hough) forlasas sian hejmon post hejmabatalo kun viro. Ŝi poste vidiĝas aĉetanta busbileton, ŝia hararo tranĉita kaj blankigita, haltigante nur ĉe urbeto nomita Southport, Norda Karolino. Ĉe loka butiko, ŝi prezentas sin kiel Katie. Post ricevo de tasko kiel kelnerino kaj luado de dometo ĉe la urborando, Katie amikiĝas kun izolema najbarino Jo (Cobie Smulders), kaj renkontas Alex Wheatley (Josh Duhamel), la manaĝeron de loka lbutiko, kaj liajn du infanojn Lexie kaj Josh. La edzino de Alex mortis pro kancero kelkajn jarojn antaŭe.
Alex tuj ŝatas Katie, tiel ke li lasas al ŝi malnovan biciklon ĉe sia domo. Post kelkaj bonaj tempoj kune, ili enamiĝas. Lexie tuj akceptas Katie, dum Josh komence rezistas, sed poste ankaŭ akceptas ŝin. Dume Kevin Tierney, bostona policisto serĉas Katie, li uzas sian aŭtoritaton kiel policisto por dissendi raportojn dirante ke ŝi estas serĉata pro murdo. Vidante ŝian bildon ĉe la policejo, Alex alfrontas Katie kaj iĝas kolera pro tio ke ŝi ne fidis je li sufiĉe por diri al li sian realan nomon, Erin. La estro de Kevin prenas lian insignon pro malobeo de pluraj reguloj, substrekante ke li ĉiam portas akvobotelon, kiu montriĝas plena de vodko, kaj riveliĝas ke Erin estis la edzino de Kevin.
Tuj poste, Katie pakas, parolante kolere al Jo, ŝia stranga najbaro kiu donas konsilojn al ŝi. Alex iras al la domo de Katie por paroli kun ŝi kaj malkovras ke ŝi jam foriris. Li veturas al la plej proksima pramo kaj konfesas ke li estas enamiĝinta, ĵurante protekti ŝin. Komence Katie volas forkuri sed tiam ŝi decidas resti. Poste Katie rakontas al Alex ke Kevin estas ŝia edzo, kiun ŝi ponardis per kuireja tranĉilo por protekti sin kontraŭ lia ebria atako, sed ke li ne estas morta. Dume, Kevin eniras en la domon de la eksnajbarino de Katie en Bostono, esplorante kie Katie eble estos, kaj trovas la telefonnumeron de la restoracio kie Katie laboras kaj iras tien. Li alvenas ĝuste por la 4-a el julia parado kaj komencas serĉi Katie tra la homamaso.
En la nokto, Kevin alfrontas ŝin, ebria kaj ploranta. Li petas al ŝi iri hejmen kun li, sed ŝi rifuzas. Dume, Katie petas al Lexie resti sur la dua etaĝo de la butiko, timigita ke ŝi eble vidos Kevin. Subite, Kevin verŝas benzinon sur la butikon por bruligi ĝin. Li prenas la fajrigilon kaj Katie akceptas iri hejmen kun li, nur por lin surprize puŝi en la akvon. Tamen, fajrero de artfajraĵo alteriĝas en la benzino, ekbruligante fajron kiu disvastiĝas ĉie en la butiko. Alex vidas la butikon bruli kaj rapide kuras por savi sian filinon. Dume, Katie luktas kun Kevin kiu provas pafi ŝin. Post longa lukto sur la tero, Kevin finfine mortas.
La venontan tagon, Alex donas al Katie leteron kun la vortoj "To Her" ("Por ŝi") sur la koverto. La letero diras ke se ŝi ricevas tiun leteron estas ĉar Alex amas ŝin kaj estas dankema pro tio ke Alex sentiĝas juna kaj reenamiĝinta. Je la fino, estas rivelita ke Jo, la soleca virino, kiu supozeble forlasis la urbon momentojn antaŭe, estis fakte la fantomo de la forpasinta edzino de Alex.
Rolularo
- Julianne Hough kiel Katie Feldman/Erin Tierney
- Josh Duhamel kiel Alex Wheatley
- Cobie Smulders kiel Jo
- David Lyons kiel Kevin Tierney
- Mimi Kirkland kiel Lexie Wheatley
- Noah Lomax kiel Josh Wheatley
- Irene Ziegler kiel la Sinjorino Feldman
- Robin Mullins kiel Maddie
- Red West kiel Roger
- Juan Carlos Piedrahíta kiel detektivo Ramirez
- Cullen Moss kiel Deputito Bass
- Mike Pniewski kiel Robinson
Referencoj
- ↑ SAFE HAVEN (12A) (angle). Alirita 2023-03-03 .
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

