Sablopipio

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sablopipio
Sablopipio
Sablopipio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. campestris'
Anthus campestris
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La SablopipioKamparpipio, Anthus campestris, estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en multe de moderklimataj Eŭropo (ne en Islando, Brita Insularo, norda SkandinavioAlpoj, sed en mediteraneaj landoj, suda Francio kaj el Germanio al tuta orienta Eŭropo) kaj Azio, kaj nordokcidenta Afriko. Ĝi estas migranta specio kiu moviĝas vintre al tropika Afriko kaj la Hindia subkontinento.

    Sablopipio

    Tiu estas granda pipio, 16.5–18 cm longa, sed ĝi estas nedistingeblaspekta specio surgrunda, ĉefe sablobruna supre kaj pala sube. Ĝi estas tre simila al la Granda pipio, sed tiu estas iom pli malgranda, havas pli mallongajn krurojn kaj pli mallongan malhelan bekon. La Sablopipio estas ankaŭ multe malpli strieca kaj ne havas striojn en malsupraj partoj, kie brusto estas sablokolora inter gorĝo kaj ventro blankecaj. La kruroj estas flavecaj. Ties flugo estas forta kaj rekta, kaj ĝi faras karakteran alvokon "sĉip" pli altatonan ol tiu de la Granda pipio.

    En suda Azio, vintre oni devas atentigi por distingi tiun el aliaj grandaj pipioj kiuj vintras aŭ estas loĝantaj en la areo, kiel la Granda pipio, la Godlevska pipio kaj la Rufa pipio. La Sablopipio estas insektovora, kiel ties parencoj.

    La reprodukta habitato estas seka malferma kamparo inklude duondezertojn. La nesto estas surgrunda, la ino demetas 4-6 ovojn.

    Anthus campestris MHNT

    La komuna nomo de la Sablopipio aludas al ĝenerala sablokoloro ĉefe en subaj partoj; la dua alternativa nomo Kamparpipio aludas al sia tipa habitato, kiu estis jam en la latina scienca nomo kie campestris signifas "loĝanta en kamparo".

    Referencoj

    • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 53128, Anthus campestris, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.

    Eksteraj ligiloj

    Content Disclaimer

    Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

    1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
    2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
    3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
    4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
    5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.