Sabloperdriko
Sabloperdriko
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Ammoperdix heyi (Temminck, 1825) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Sabloperdriko, Ammoperdix heyi, estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.
Tiu membro de la grupo de la perdrikoj havas sian ĉefan indiĝenan teritorion el Egiptio kaj Palestino orienten al suda Arabio. Ĝi estas proksime rilata kaj simila al sia samgenra de sudorienta Turkio kaj orienten al Pakistano, la Mezorienta perdriko, Ammoperdix griseogularis.
Tiu 22-25 cm longa birdo estas specio de loĝantaj birdoj en seka, malferma kaj ofte monteteca kamparo. Ili nestumas en fuŝe kovrita grunda skrapaĵo, kie la ino demetas 5-7 ovojn. La Sabloperdriko manĝas ampleksan varion de semoj kaj iome da insektomanĝo.
La Sabloperdriko estas fortika birdo, ĉefe sablobruna kun blankabruna flanka strieco ne vertikala kiel ĉe la perdrikoj de la genro Alectoris, sed ondeca. Masklo havas grizan kapon kun blanka traokula strio kiu larĝiĝas malantaŭokule al orelareo eĉ pli ol ĉe la samgenra Mezorienta perdriko. La kolflankoj estas senmarkaj grizaj kaj ankaŭ la gorĝareo estas griza, dum la resto de la korpo estas sablokolora. La kapobildo estas la plej certa distingilo el la Mezorienta perdriko. La beko estas oranĝecflava. La kruroj estas flavecaj kaj ne ruĝaj, kiel ĉe la perdrikoj de la genro Alectoris. La maskloj havas tre distingobildajn grizajn kapojn, sed inoj estas tre eluzitaj versioj kompare, kaj tiu manko de distinga kapobildo malfaciligas distingi sian specion.
Kaze de ĝeno la Sabloperdriko preferas kuri al flugi, sed se necese ĝi flugas mallongajn distancojn per rondoformaj flugiloj. La kanto estas trenata kŭa-kŭa-kŭa.
Referencoj
- BirdLife International (2004). Ammoperdix heyi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
- Pheasants, Partridges and Grouse de Madge kaj McGowan, ISBN 0-7136-3966-0
- Sabloperdriko en la Ruĝa Listo de 2007 de la IUCN[rompita ligilo]
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


