SN-1987a

ASTRAJ KORPOJ
Tipo “SUPERNOVAOJ”
“SN 1987A”
nomo = SN 1987A
konstelacio = Orfiŝo
dimensioj- dosiero = 280px
dato de observado = 23a de februaro 1987 = 399
Epoko = B1950.
tipo_SN = supernovao de tipo II-P
stelo_prog = Sanduleak -69a 202a
tipo_prog = Supergiganto blua
gastejo = Granda Magelana Nubo
distanco – lumjaroj = 168.000 (lumjaroj (51,4 kiloparseko)
magn_piko = +3
koloro = +0,085

La Supernovao 1987A estas tipo II eksplodinta ĉirkaŭ 168.000 lumjarojn antaŭe kaj estis videbla el la tero la 23an de februaro 1987 en la Granda Magelana Nubo, en galaksio satelito de la Lakta Vojo. Eksplodinte je distanco el la tero de ĉirkaŭ 51 400 parseko, ĝi estas la supernovao plej proksima al la tero inter la observitaj (SN 1604), kiu eksplodis ĉe la interno de nia galaksio; krome ĝi estas la supernovao observata post la invento de la teleskopo.

La evento

La lumo de tiu supernova atingis la teron la 23an de februaro 1987. Ĉar ĝi estis la unua supernovao observita en tiu jaro, ĝi estis klasata "1987a". Ĝia lumeco atingis la plej altan valoron en majo, kun Videbla magnitudo de ĉirkaŭ 3, kiu malkreskiĝis en la sinsekvaj monatoj. Ĝi ofertis la unuan okazon al la modernaj astronomoj observi supernovaon relative proksiman.

Ĉar 51 400 parseko valoras ĉirkaŭ 168 000 lumjaroj, la kosma evento estas reale okazinta ĉirkaŭ 168 000 jarojn antaŭe.

Ĉirkaŭ tri horoj antaŭ ol la videbla lumo de SN 1987a atingus la teron, neŭtrina flukso estis samtempe observita en tri separitaj neŭtrinriveliloj, kiuj estis konstruitaj por esplori pri la problemo de la sunaj neŭtrinoj. Ankaŭ se la nombro de neŭtrinoj kaptitaj estis malmulte nombra (24 entute kies 11 antaŭneŭtrinoj ĉe Kamiokande II, 8 ĉe IMB kaj 5 ĉe Baksan), funde temis pri kresko rimarkinda en tiu fona nivelo observita. Ĝi ofertis la unuan okazon en kiu neŭtrinoj eligitaj de supernovao estis observitaj rekte, kaj la rezultoj de la observoj estis koheraj kun la teoriaj modeloj de supernovao, kie la plejgranda parto de la kolapsa energio estas disperdita traspace subforme de neŭtrinoj.

Studoj kaj teorioj

Astrofizikistoj kaj fizikistoj de partikloj bedaŭras ke tiam ne estis pretigitaj du apartaj mezuradoj. Unue: ankaŭ la spektro de energio de neŭtrinoj povintus esti mezurita; due, se la horloĝoj de neŭtriveliloj estus sinkronigitaj, oni povintus kontroli ĉu la neŭtrinoj vojaĝas je la Lumrapido (kiel la senmasaj partikloj), aŭ plimalrapide (kiel la masportaj partikloj). Bedaŭrinde nur rivelilo de unusola laboratorio estis sinkronigita kun atoma horloĝo: pro tio ne eblis efektivigi la kontrolon.

La analizo pri la energioj kaj pri la tempoj de okazigo de la eventoj observitaj permesis studi la karakterizojn de la eligo de antaŭneŭtrinoj, [1] kaj precizigi la maslimojn de neŭtrino. [2]

Antaŭanoncanto de SN 1987a estis la stelo blua supergiganto, nomata Sanduleak -69° 202a. Oni opinias ke ĝi havis mason de ĉirkaŭ 20ble pli granda ol tiu de la suno. Tiu fakto devigis revizion de la modeloj de stela evoluo koncerne la grandmasajn stelojn, kiuj antaŭe hipotezis ke la supernovaoj fontus de Supergigantoj ruĝaj

La restaĵo de supernovao, maso de rubaĵoj de SN 1987a estas unu el la astronomiaj objektoj plistuditaj.

Referencoj

  1. oni vidu, ekzemple, Pagliaroli, Vissani, Costantini, Ianni, Astropart.Phys.31:163-176,2009
  2. Pagliaroli, Rossi-Torres, Vissani, Astropart.Phys.33:287-291,2010

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.