SCIB

SCIBSCiB (el la angla Super Charge Ion Battery) estas rapid-ŝargebla akumulatoro, planita por reŝargo al 90% ene de 10 minutoj. LA prototipo estis prezentita jam en marto de 2005, sed la evoluigo ĝis seria produktado daŭris ĝis marto de 2008.

La novan akumulatoron evoluigis la entrepreno Toshiba kaj tiu akumulatoro povas elteni 5-6.000 reŝargan ciklon kaj estas pli rapide reŝargebla ol klasika litia-jona baterio.

La SCiB-pilo havas la povuman denson (W/kg) de 67 Wh/kg, kiu situas inter povumo de tradicia Ni-MH- kaj Litia-jonaj akumulatoroj. Ĉe SCiB okazas nur eta kapacita perdo ĉe malalta temperaturo. Dum la kapacito de kutimaj Li-jonaj kaj Ni-MH-akumulatoroj rapide falas sub 0 °C kaj sub −20 °C havas la povumon de 30 %, SCiB rezervas kapaciton sub −30 °C en ĉ. 85 %.

La standarda SCiB-pilo havas la nomtension de 2,4 V kaj kapaciton de 4,2 Ah. Per iu materialo (nun komerca sekreto) Toshiba atingis kontrolon de temperaturo kaj tensio en ĉiu ĉelo kaj ili eltenas kurentoforton de ĝis 50 amperoj.

La diametro de la pilo estas ĉ. 62×95×13 mm³ kaj pezas ĉ. 150 gramojn. La el tio muntita standarda SCiB-akumulatoro kun nomtensio de 24 V grandas 100×300×45 mm³ kaj pezas 2 kg.

Oni volas uzi la akumulatoron en industrio.

SCiB estis publike prezentita komence de oktobro 2008.

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.