Rutshuru

Rutshuru
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 1° 11′ S, 29° 27′ O (mapo)-1.18333329.45Koordinatoj: 1° 11′ S, 29° 27′ O (mapo) [+]
Rutshuru (Demokratia Respubliko Kongo)
Rutshuru (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Situo de Rutshuru

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rutshuru [+]
vdr

Rutshuru (foje nomita Rushuru) aŭ en Esperanto Rutŝuruo estas urbo[1], teritorio kaj rivero en la provinco Nord-Kivuo de Demokratia Respubliko Kongo.

Bazaj informoj

Geografio

Rutshuru situas en la orienta parto de la lando. Ugando troviĝas nur 15, Ruando 30, Goma 61, Bukavu 161, Kisangani 509, Lubumbashi 1186, Kinŝaso 1609, Boma 1893 km.

Historio

Ĝis 1910, dum la kolonia periodo, ĝi apartenis al Ruando. Sekve de la genocido en Ruando la urbo spertis alfluon de rifuĝintoj kaj tial en Rutshuro precipe vivas hutuoj. La urbo iĝis centro por rekrutado por la hutua armeo. Dum la Unua Konga Milito kaj Dua Konga Milito okazis multe da batalado en la distrikto Rutshuro implikanta ugandan, ruandan kaj kongajn fortojn de diversaj frakcioj.

La teritorio ege suferis pro militadoj en la 2000-aj jaroj. En 2008, ĉi tie ekis batalado inter registartrupoj kaj la ribelantoj de la CNDP, politika armita milico establita fare de Laurent Nkunda.

En januaro 2009, la CNDP disiĝis kaj Nkunda estis arestita fare de la ruando registaro.

En novembro 2012, la urbo estis fortikaĵo de ribelaro kiu sin nomis la Movadon de la 23-an de marto aŭ mallonge M23[2] kiu ankaŭ nomas sin la 'Revolucia Armeo de Kongo', estas iama ribelgrupo de kongolanoj antaŭe subtenata de najbaraj ŝtatoj[3].

Post la malvenko de la Movado M23 la urbo estis reprenita fare de la konga armeo kaj prezidento Joseph Kabila vizitis la urbon en novembro 2013[4], sed en januaro 2022 denove okzais atakoj kiuj ĉiujare kaŭza la morton de centoj da kongolanoj kaj delokigas milionojn da ili interne de la lando kaj eksterlanden[5]. Soldatoj de MONUSCO poste venis por stabiligi la situacion. Ĝi estis rajtigita uzi ĉiujn necesajn rimedojn por plenumi sian mandaton rilate, interalie, al la protekto de civiluloj, humanitara dungitaro kaj defendantoj de homaj rajtoj sub tuja minaco de fizika perforto kaj subteni la Registaro de la DRC en ĝia stabiligo kaj paco. Dek ok nacioj kontribuas militistaron kaj policpersonaron por packontrolaj iniciatoj, de kiu Pakistano, Barato, Bangladeŝo, Egipto, Senegalo kaj Jordanio estas inter la plej grandaj kontribuantoj[6].

Minejoj

Ekzistas ĉirkaŭ 15 oro-minejoj en kaj ĉirkaŭ Rutshuru kio povas facile klarigi la ĉeeston de ribelaj grupoj[7]. Norde de Rutshuru ankaŭ troviĝas minejo en kiu troviĝas la tutmonde plej granda kvanto de hidropirokloro[8], grava mineralo por la aeronaŭtiko kaj kosmonaŭtiko.

Klimato

Rutshuru situas en subtropika klimato. La temperaturo estas ĉ. 20 °C. Jare pluvas pli, ol 1200 mm.

Vidindaĵoj

Trafiko

El Rutshuru kuras ĉefvojoj al Goma, Butembo kaj Kampalo.

Referencoj

  1. (fr) Décret n° 13/027 du 13 juin 2013 arĥivo, conférant le statut de ville et de commune à certaines agglomérations de la Province du Nord-Kivu
  2. (en) Gettleman, Jeffrey, "As Rebels Gain, Congo Again Slips Into Chaos", The New York Times, la 25-an de novembro 2012.
  3. (en) AP, Ongoing clashes between the DRC’s army and fighters of the terror group M23 have resulted in forced displacements, AfricaNews, la 29-an de januaro 2022.
  4. (en) "DR Congo President tours ex-rebel areas". BBC News. la 29-an de novembro 2013.
  5. (en, fr) Guerchom Ndebo/AFP, Volcano aggravates humanitarian crisis in DR Congo, AfricaNews, la 28-an de majo 2021, alirite la 3-an de februaro 2022.
  6. (en) MONUSCO Fact Sheet Arkivigite je 2009-04-19 per la retarkivo Wayback Machine, UN Peackeeping, novembro 2021
  7. (en) Fittarelli, Alberto, "The Strange Tale of the Georgians in Congo", Bellingcat, la 26-an de junio 2017.
  8. (en) Daniel Atencio, Hydropyrochlore, en: Pyrochlore-Supergroup Minerals Nomenclature: An Update, Frontiersin.org, la 6-an de septembro 2021
  9. (en) May-ya-moto volcano

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.