Rustemberizo
Rustemberizo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Emberiza caesia (Cretzschmar, 1827) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||


La Rustemberizo, Emberiza caesia, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.
Ĝi reproduktiĝas en Grekio, Turkio, Kipro kaj la marbordaj landoj de la orienta bordo de la Mediteraneo. Ĝi estas migranta specio, kiu vintrumas en Sudano. Ĝi estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo.
La Rustemberizo reproduktiĝas en sunbanaj malfermaj montetoj, kun iome da arbustoj. Ĝi estas ĉefe marborda aŭ insula, kaj ofte reproduktiĝas je pli malaltaj niveloj ol la proksime rilata Hortulano kie ili koincidas. La ino demetas 4 al 6 ovojn en surgrunda nesto. Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado kaj for de la reprodukta sezono semoj.
Tiu birdo estas pli malgranda ol la Hortulano kaj tre simila al tiu. La reprodukta masklo havas tre grizan kapon (kiel la Hortulano) kun oranĝecaj gorĝo kaj mustaĉa strio (anstataŭ flavaj). La supraj partoj estas brunaj kaj tre striecaj (kiel la Hortulano), escepte ĉe pugo, la brusto estas multe pli malhelgriza (same kiel la kapo) ol ĉe la Hortulano kaj la resto de la subaj partoj estas multe pli markate ruĝecoranĝa, de kie venas la komuna nomo de la specio. La flugil- kaj vostoplumoj estas nigrecaj kun helbrunaj bordoj. La fortika beko estas rozkolora anstataŭ flaveca kaj montras same helan okulringon sed ne tiom markate.
Inoj kaj junuloj havas ne tiom markatan kapobildon, kaj estas tre similaj al tiuj de Hortulanoj. Ili povas esti distingitaj nur pro la pli helbruna pugo.
Tiu birdo estis priskribita la unuan fojon de la germana fizikisto Philipp Jakob Cretzschmar kaj laŭ tio estas nomata en la angla kaj aliaj lingvoj.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



