Russy FR

La mallongigo FR en Russy FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Russy.
Russy
Blazono de Russy
Blazono de Russy
Blazono de Russy
eksa komunumo de Svislando • vilaĝo
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 50′ 30″ N 7° 0′ 8″ O / 46.84167 °N, 7.00222 °O / 46.84167; 7.00222 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 30″ N 7° 0′ 8″ O / 46.84167 °N, 7.00222 °O / 46.84167; 7.00222 (mapo)

Map

Areo 3,70 km²
Alteco 550 m super marnivelo
Poŝtkodo 1773
Komunumkodo 2040
Mapo de Russy
Mapo de Russy
Mapo de Russy
vdr

Russy estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 212 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Russy situas en la Friburga Mezlando ĉe la suda flanko de la ebenaĵo de Brojo sur terena teraso proksimume 100 metrojn super la ebenaĵo, proksimume 5 kilometrojn oriente de la urbo Payerne. La komunumo konsistas el la vilaĝo Russy kaj la setlejoj La Baume (parte Russy, parte Dompierre) en nordo kaj Longe Raye kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,70 km², de kiuj 35,3% estas kovritaj de arbaro, 60,6% servas por agrikulturo kaj 4,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Russy limas en nordo al Dompierre, en nordoriento al Domdidier, en sudoriento al Léchelles, en sudo al Montagny, kaj en okcidento al Corcelles-près-Payerne (VD).

Trafiko

Russy situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de flanka vojo ek de la komunumo Dompierre. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn okcidente de la komunumo apud Payerne.

Historio

La unua dokumenta mencio de Russy datiĝas el la jaro 1228 kiel Rusie. Dum mezepoko Russy apartenis kune kun Domdidier kaj Dompierre al la Grafoj de Neŭŝatelo. Ekde la 13-a jarcento Russy apartenis al la Senjorujo Montagny, interne de kiu ĝi ĝuis pri apartaj liberecoj kaj privilegioj. En la 16-a jarcento la Senjorujo Montagny estis akirita de Friburgo kaj fariĝis friburga voktejo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Russy apartenis al la distrikto Avenches. Post la fino de la Helveta Respubliko ĝi ĝis 1830 denove apartenis al la distrikto Montagny, kaj ek de tiam al la distrikto Dompierre, kiu sub la nova friburga konstitucio de 1848 estis integrita al la distrikto Brojo.[3]

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la nomo Russy

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.