Rongorongo

Rongorongo («recito» en la lingvo Rapa Nui) estas la indiĝena skribo-sistemo de Paskinsulo. Nur 26 tekstoj restas. Ĉiuj ĉizitas sur tabuloj lignaj, kaj estas legataj tien-reene (la unua linio legatas liven, la dua dekstren, po turnante la tabelon). Krom unu tabelo, ono el kiu estas demonstrite kalendaro luna, ĉiuj texstoj restas nedeĉifritaj. Kiel kun la plejparto de nedeĉifritaj skriboj, estas multaj imagaj ekzegezoj kaj pretendaj tradukoj de la rongorongaj tekstoj. Iuj kleruloj kredas ke rongorongo ne ĝuste estas plena skribsistemo, sed genealogio aŭ mnemoniko.
En 1862, sklavŝipoj peruaj enkaptis preskaŭ la tutan loĝantaron de Paskinsulo. La cetera loĝantaro ŝajne ne povis legi, kaj scio de kiel legi la skribon ekperdiĝis.
En 1866, episkopo katolika en Tahitio, Florentin JAUSSEN, laboris kun Metoro TAOUAOURÉ [taŭaŭre] por krei liston de rongorongo-aj simboloj kaj tradukoj. Tamen "tradukoj" ne helpas vere deĉifri rongorongo-n, kaj multaj personoj suspektas ke Taouaouré ne reale komprenis la rongorongo-an skribon. En 1949, Boris KUDRJAVCEV perceptis en du tabeloj sekvencon ripetitan, kion poste oni trovis en aliaj tabeloj. Thomas BARTHEL eldonis desegnojn de la tuta simbolaro en 1958, kaj li montris ke unu de la tabeloj estas kalendaro luna. Antaŭ 1971 li reduktis la inventaron de simboloj al totalo de 120. Poste, la simbolojn por «luno», «lacerto», kaj la dio Tane oni identifigis, kaj kunfanditajn simbolojn oni rekonis. Steven FISCHER sugestas ke la insulanoj disvolvigis la simbolaron post kiam ili renkontis skribadon kiam ŝipo hispana vizitis Paskinsulon en 1770.
Eksteraj ligiloj
- rongorongo.org Paĝaro anglalingva, sed kun multaj bildoj de rongorongo-a skribado.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.