Romanido

Romanido (Romanid) estas naturalisma latinidara helplingvo, proponita de hungaro Zoltán Magyar, el Debrecen (Hungario), en 1958. La lingvo evoluas dum la tempo kaj ĝia lasta versio estas de 1984.

Gramatiko

La gramatiko de Romanid estas derivita de la romanaj lingvoj.

Alfabeto kaj prononco

Romanid uzas la latinan alfabeton. Malsame al Esperanto:

  • C antaŭ a, o kaj u kaj post vokaloj (politic) havas sonon /k/ kaj antaŭ e kaj i, /c/;
  • Ch oni prononcu /ĉ/;
  • Sh oni prononcu /ŝ/;
  • U havas la sonon /ŭ/ post vokaloj;
  • Cz oni prononcu /c/ (quarcz = /karc/);
  • Qu havas la sonon /k/;
  • Gu antaŭ e kaj i havas la sonon /gŭ/ (guera=/gŭera/) sed antaŭ a, o kaj u havas la sonon /gv/ (lingua= /lingva/);
  • Ll oni prononcu kiel en la hispana (iomete /lj/);
  • Ny oni prononcu kiel la hispana ñ aŭ la portugala nh (iomete /nj/);
  • Su antaŭ vokalo oni prononcu /sv/ (Suedia = /svedia/);
  • X oni prononcu /ks/;
  • ZZ oni prononcu /s/;

La akcenta sistemo estas tre simila al la hispana aŭ la portugala lingvoj. La lasta silabo estas forta se la vorto finiĝas per konsonanto (escepte de -er, -z, -s kaj -m), -ta, -ee, -i-u. La antaŭlasta silabo estas forta se la vorto finiĝas per -a, -e, -o, aŭ -s. Se la vorto finiĝas per du malsamaj vokaloj, aŭ per -er, -um, -ul, -im, aŭ -iz. Estas ankaŭ kromaj reguloj.

Estas ankaŭ reguloj pri interpunkcio.

Morfologio

Romanid havas difinajn kaj nedifinajn artikolojn. Difinaj artikoloj estas el (vira), la (ina) kaj les (plurala). Antaŭ abstraktaj vortoj venas la difina artikolo lo (lo bel = la belo). Nedifina artikolo estas un (vira), una (ina) kaj ne havas pluralon. Prepozicio povas kombiniĝi al artikolo.


La substantivoj havas du nenaturajn ĝenrojn (vira kaj ina) tiuj ĝenroj ne estas naturaj, kiel en latinidaj lingvoj. Estas malsimplaj reguloj bazitaj en finaĵoj de vorto kaj etimologio por determini la genron.


Pluralon ĝenerale oni faras per -s, sed estas esceptoj.


La adjektivo ne varias.


Personaj prononomoj havas tri kazojn: nominativon, akuzativon kaj dativon.


nominativo akuzativo dativo
yo (mi) me (min) me (al mi)
tu (ci) te (cin) te (al ci)
il (li) le (lin) lui (al li)
ella (ŝi) la (ŝin) lui (al ŝi)
id (ĝi) ed (ĝin), lo (abstrakta ĝin) lui (al ĝi)
nos (ni) nos (nin) nos (al ni)
vos (vi) vos (vin) vos (al vi)
iles (vira ili) les (vira ilin) lor (al ili)
ellas (ina ili) las (ina ilin) lor (al ili)

Notinde ke la lingvo ne havas neŭtran genron, sed havas neŭtran pronomon. Alie tiu pronomo id ne estas seksneŭtrala (ri), se oni ne konas la sekson aŭ ne volas distingi ĝin oni uzu il. Estas ankaŭ la refleksiva persona pronomo "se", kiu ne havas nominativon, kiel en la latina kaj latinidaj lingvoj.

Posedaj adjektivaj pronomoj estas mi (mia), tu (cia), su (lia, ŝia, ĝia, sia), nostre (nia), vostre (via), lor (ilia, sia). Por fari substantivajn posedajn pronomojn oni metu -e: mie (la mia), tue (la cia) ktp.

Demonstraj pronomoj sekvas la francan uzon (pronomoj por proksimaj aŭ malproksimaj aferoj) kiel Esperanto, ne la hispanan aŭ portugalan de tri pozicioj (proksima al mi, proksima al vi, malproksima): estes (ĉi tio), aquel (tio); sed uzas la hispandevenan "esto" (ĝi, neŭtra tio). Demandaj kaj relativaj pronomoj sekvas tre proksime la hispanan lingvon.

Estas ankaŭ nedifinaj kaj emfazaj pronomoj, kiuj sekvas tre proksime la latinan lingvon.


La verboj en Romanid sekvas la tri konjugaciojn de portugala kaj hispana lingvoj (infinitivaj vokaloj -a-, -e-, -i-), sed la konjugacio estas tre miksita. Ĝi similas al la franca lingvo (laŭ la prononco, ne laŭ la skribo) en la prezenco. En la estinta tempo, ĝi uzas la -d de la angla lingvo aŭ, pli bone, de Novialo (parlad= "parolis", finid = "finis"). La estonta tempo similas al la skriba franca uzante -ra (parlara, finira = "parolos", "finos") en singularo kaj -ran en pluralo (parlaran, finiran). La perfekto similas al la angla uzante la helpan verbon haver (havi). La imperativo estas simila al infinitivo en singularo (radiko + infinitiva vokalo) kaj kun aldono de -te kiel en latina lingvo: parla, fini; parlate, finite.

Ne estas subjunktiva modo, kiel en la ĝermanaj lingvoj, sed estas refleksivaj verboj kiel en latinidaj lingvoj (lavar se = "laviĝi"). Estas "ĥortativa-konjunktiva" formo, kiun eble oni uzas kiel la subjunktivan.

La pasiva voĉo estas analiza kun helpverbo "ser" (esti) kiel en Esperanto.

Romanid havas tri neregulajn verbojn: ir (iri), dicer (diri), facer (fari).


La adverboj estas formataj de adjektivoj per aldono de la sufikso -mente: gravemente, gravissimamente.

Sintakso

Romanid, kiel latinidaj lingvoj, pli aŭ malpligrade, uzas ambaŭ la sistemojn SVO (subjekto verbo objekto) kaj OVS (objekto verbo subjekto). Ne estas sintaksa malsamo inter demandaj kaj asertaj frazoj. Neajn frazojn oni faras per simpla "no" (ne). La kunmeto de frazoj estas iom malsimpla kaj tre simila al latinidaj lingvoj.

Specimenoj

  • "Moy lingva project nominad Romanid fu publicad ja in may de pasad ano cam scientific studium in hungar lingva" (versio de 1958); "Mi lingua project nominat Romanid esed publicat ja in may de pasat an cam scientific studio in hungar lingua..." (versio de 1984). T
(Mia lingva projekto nomata Romanid estas publikita jam en majo de pasinta jaro kiel scienca studo en hungara lingvo).
  • Antifashist literatura responded validmente a vital questiones de nostre populo et kontribuid a reaquisto de un pur demokratik nacional konscience"
(La antifaŝista literaturo respondis valide al vivaj postuloj de nia popolo kaj kontribuis al la akiro de pure demokrata nacia konscio)

Bibliografio

Zoltán Magyar. A Romanid nyelv rövid nyelvtana. Debrecen, 1958.

Der Esperantist. Adli kaj Romanid. n132 apr.1985, p. 80.

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418 “1958” de Biblioteko Butler.

Eksteraj ligiloj

Romanid Documentations Project v2.0 Retejo pri Romanid, de unu interesanto. hungare, angle

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.