Roger Frison-Roche
| Roger Frison-Roche | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Roger Joseph Fernand Frison-Roche | ||||
| Naskiĝo | 10-an de februaro 1906 en Parizo, Francio | ||||
| Morto | 17-an de decembro 1999 (93-jaraĝa) en Chamonix-Mont-Blanc, Francio | ||||
| Lingvoj | franca vd | ||||
| Ŝtataneco | Francio | ||||
| Alma mater | Lycée Chaptal | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | montgrimpanto ĵurnalisto aventuristo esploristo verkisto verkisto de vojaĝa literaturo | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Roger Joseph Fernand FRISON-ROCHE (Frizon' Roŝ'), naskiĝis la 10-an de februaro 1906 en Parizo, mortis la 17-an de decembro 1999 en Chamonix, estis franca montara gvidisto, ĵurnalisto, esploristo kaj verkisto.
Li naskiĝis en savoja familio, kiu estris trinkejon en Parizo, kaj laboris ekde sia 14-a jaro en vojaĝagentejo. Dum la unua mondmilito li estis sendita en la gepatran regionon, kaj tio vekis lian ŝaton por montaroj.
En 1924 li estis sekretario de la unuaj olimpiaj ludoj en Chamonix, kaj komencis skribi artikolojn en la ĵurnalo Le Savoyard de Parizo. Post sia militservo en Montara artilerio, li diverse laboris en la regiono de Chamonix, reportero, turismagento, dume li grimpis multajn malfacilajn rokpintojn, skiadis, kaj iĝis profesia montara gvidisto en 1930.
En 1937 li kameldorse trairis la grandan orientan dunarejon de Saharo.
En 1938 li fine instaliĝis kun sia familio en Alĝero kiel ĵurnalisto en la loka La Dépêche. Tie, en 1941, li publikigis kiel feljetonon en La Dépêche sian unuan romanon: "Premier de Cordée" (Ŝnurgvidanto), kiu estos tradukita al multaj lingvoj, kaj el kiu oni faris filmojn.
Post la usonangla elŝipiĝo en Nord-Afriko, li iĝis milita korespondanto ĉe la aliancanaj trupoj en la Tunizia fronto kaj estis tie kaptita de la germana armeo en 1942. Li estis sinsekve prizonulo en Napolo, en prizono de Gestapo en Parizo, kaj en Vichy el kie li sukcesis liberigi sin, kaj reiri en Chamonix, tiam okupitan de la italoj.
Kiam en 1943 la germanaj trupo anstataŭis la italajn, li eniris en kaŝrezistadon kaj organizis geriladon en la Alpoj. Tiu epoko inspiros al li la romanon "Les montagnards de la nuit" (La noktaj montaranoj) en 1968.
En 1956 li restadis en Laponio, kie li faris dokumentfilmon kun Jacques Arthaud: "Tiuj tridek miljaraj homoj, la lastaj nomadoj de Nordio". En 1966 kaj 1969 li faris esplorvojaĝon en la kanada nordio, el kiu li verkos du aŭ tri librojn.
Libroj de Frison-Roche
- L'Appel du Hoggar, 1937
- En skis et à chameau à travers le Grand Erg Oriental, 1937
- Kabylie 39, 1939
- Sur la piste d'empire, 1941
- Premier de cordée, roman, 1942
- La Grande Crevasse, 1948
- Le Grand Désert, 1950
- La Piste oubliée, 1950
- L'Égypte et nous, 1951
- La Montagne aux écritures, 1952
- Sur les traces de Premier de cordée, 1952
- Le Rendez-vous d'Essendilène, 1954
- Retour à la montagne, 1957
- L'Aiguille du Midi, la Vallée Blanche, 1958
- Mont-Blanc aux sept vallées, 1959
- Garet el Djenoun, 1960
- Mission Ténéré, 1960
- Sahara de l'Aventure, 1961
- Le Rapt, 1962
- Les Montagnes de la terre, 1964
- La Dernière Migration, 1965
- Images de Savoie, 1965
- Carnets sahariens, 1965
- Peuples Chasseurs de l'Arctique, 1966
- Les Montagnards de la nuit, 1968
- Nahanni, 1969
- La Peau de bison, 1970
- La Vanoise, 1972
- La Vallée sans homme, 1973
- 50 ans en montagne, 1974
- Les Seigneurs de la faune canadienne, 1975
- 50 ans de Sahara, 1976
- Djebel Amour, 1978
- Le Versant du soleil, 1981
- L'Esclave de Dieu, 1985
- Reportages africains, 2010 (postmorta)
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

