Roche VD

La mallongigo VD en Roche VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Roche.
Roche
Blazono de Roche
Blazono de Roche
Blazono de Roche
Roche
Roche
Roche
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Aigle
Geografia situo CH1903: 560940 / 134603 (mapo)46.3616666666676.9311111111111Koordinatoj: 46° 22′ N, 6° 56′ O; CH1903: 560940 / 134603 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1536
Areo 6,44 km²
Alteco 390 m super marnivelo
Poŝtkodo 1852
Komunumkodo 5413
Mapo de Roche
Mapo de Roche
Mapo de Roche
vdr

Roche estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 536 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

La komunumo Roche situas proksimume 5 kilometrojn sude de la sudorienta fino de Lago Lemano kaj etendiĝas de la ebenaĵo de Rodano en okcidento al la deklivoj de la Vaŭdaj Alpoj en oriento. La komunumo konsistas el la vilaĝo Roche kaj la setlejo Chambon en la Rodan-Ebenaĵo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,44 km², de kiuj 29,7% estas kovritaj de arbaro, 50,9% servas por agrikulturo kaj 17,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Roche limas en nordo al Rennaz, en nordoriento al Villeneuve, en oriento al Corbeyrier, en sudo al Yvorne, en okcidento al Chessel, kaj en nordokcidento al Noville.

Trafiko

Tra Roche pasas la kantona ĉefvojo nr-o 9 kaj la svisa aŭtovojo A9, kies plej proksima alveturejo Villeneuve situas proksimume 1,5 kilometrojn norde de la komunumo. Ekzistas stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo sur la komunuma teritorio.

Historio

La unua dokumenta mencio de Roche datiĝas el la jaro 1177 kiel Rochi. Sur la komunuma teritorio ekzistas restaĵoj de la romia vojo de Vevey al Granda Sankt-Bernardo. La Kapelo Sankta Jakobo kaj hospitalo sur la komunuma teritorio restis ĝis 1853 havaĵo de la Monaĥejo Sankta Bernardo. La ceteraj komunumaj bienoj post la berna konkero en 1884 estis akirita de Berno. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Roche estis parto de la berna Gubernio Aigle. Post 5-jara aparteno al la Kantono Lemano, ĝi fariĝis en la jaro 1803 komunumo de la Distrikto Aigle en la tiam fondita Kantono Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.