Robert Monroe
| Robert Monroe | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 30-an de oktobro 1915 en Leksingtono | |
| Morto | 17-an de marto 1995 (79-jaraĝa) | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Loĝloko | Leksingtono • Columbus vd | |
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | Ohia Ŝtata Universitato | |
| Profesio | ||
| Okupo | negocisto verkisto | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Hemi-Sync vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Robert Allan Monroe (naskiĝis la 30-an de oktobro 1915, mortis la 17-an de marto 1995) – usona parapsikologo, aŭtoro de trilogio pri spertoj nomataj "ekster la korpo" (OBE – out-of-body expeirence), en kiu li priskribis siajn travivaĵojn en tiu ĉi alia stato de la konscio. Robert Monroe loĝis en Virginio, estis entreprenisto, proprietulo de radioricevilo. Li estis raciisto, kiu tamen radikale ŝanĝis sian mondkoncepton. En 1958 li spertis siajn unuajn vojaĝojn "ekster la korpo". La timo, kiun komence sentis, kun fluo de la tempo ŝanĝiĝis al interesiĝo, kiu puŝis lin al pluaj esploroj de tiu ĉi alia mondo. Poste Robert Monroe fondis sian esplorcentron Monroe-Instituton, en kiu prilaboris kunmetaĵojn de sonsurbendigoj nomataj Hemi-Sync (angle Hemispheric Synchronisation – sinkronigo de la cerbaj duonsferoj). La sonoj ebligas sinkronigon de la cerbo-ondoj permesante atingi aliajn statojn de la konscio, interalie de OBE. Li forpasis en la aĝo de 80 jaroj per natura morto.
Publikaĵoj
- Journeys Out of the Body (unua eldono). Garden City, Doubleday, Nov-Jorko 1971, p. 297. ISBN 0385008619. OCLC 207277.
- Far Journeys (unua eldono). Garden City, Doubleday, Nov-Jorko 1985, p. 290. ISBN 0385231822. OCLC 11755227.
- Ultimate Journey (unua eldono). Garden City, Doubleday, Nov-Jorko 1994, p. 303. ISBN 0385472080. OCLC 28721578.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- paĝo de Monroe-Instituto angle
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

