Robert Ley
| Robert Ley | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 15-an de februaro 1890 en Niederbreidenbach |
| Morto | 25-an de oktobro 1945 (55-jaraĝa) en Malliberejo de Nurenbergo |
| Mortokialo | pendumo |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena Bonna universitato Universitato de Monastero |
| Subskribo | |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto piloto ĥemiisto verkisto |
Robert LEY (naskiĝis la 15-an de februaro 1890, Niederbreidenbach, Germanio – mortis la 25-an de oktobro 1945, Nürnberg) estis nazia politikisto, direktisto de la germana trudlabora servo. Li inspektis la provizon per trudlaboristoj dum la dua mondmilito.
Ley venis el etbiena familio kaj studis en la Universitatoj de Jena kaj Bonn, doktoriĝis pri kemio kaj eklaboris ĉe IG Farbenindustrie ĝis oni maldungis lin pro politika agado. Oni elektis lin en 1929 al la prusa regiona parlamento kiel reprezentanton de la nazia partio, en 1932 eĉ al la Reichstag. Post enpotenciĝo de Hitler, Ley estis gvidanto de la Laborista fronto. Ley malpermesis agadon de la sindikatoj, estis gvidanto de Bund der Auslanddeutsche (Asocio de Eksterlandaj Germanoj).
Dum la dua mondmilito, li inspektis la uzon de la eksterlandaj kaj hejmaj laborfortoj por la milita laboro. Li fuĝis fine de la milito, sed usonaj taĉmentoj kaptis lin la 16-an de majo 1945. Li venis antaŭ juĝistaron, sed la 25-an de oktobro memmortigis sin per tuko en la necesejo.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

