Robert Hoffmann
| Robert Hoffmann | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1939 en Salcburgo |
| Morto | 4-an de julio 2022 (82-jaraĝa) en Salcburgo |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Aŭstrio |
| Okupo | |
| Okupo | filmaktoro televida aktoro aktoro |
Robert Hoffmann estis aŭstra kinfilma aktoro. Li naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1939 en Salcburgo kaj mortis la 4-an de julio 2022 en la sama urbo. Hoffmann studis en mezlernejo (gimnazio) kaj poste en komerca lernejo en sia hejmurbo Salzburg. Post restado en Svedio komence de la 1960-aj jaroj, li enskribiĝis en la aktora lernejo de Poule Vanneck en Parizo kaj tie tri jarojn edukiĝis. Dum tiu tempo, la aparte bonaspekta junulo gajnis la necesan monon per modelado kaj aperoj en reklamaj filmoj.
De la komenco, la filmkariero de Hoffmann karakteriziĝis per granda internacia diverseco. Dum jardekoj, la lingve talenta aktoro aperis en italaj, francaj, hispanaj, israelaj, anglaj, germanaj kaj aŭstraj filmoj, interalie. Li unue atingis vastan rekonon en 1964. Interalie li memoriĝas pro sia aktorado en la drama kaj milita franca-germana filmo Le Vieux Fusil ("la malnova pafilo"), germana titolo Abschied in der Nacht ("adiaŭo dumnokte"), kun ĉefaj aktoroj Philippe Noiret kaj Romy Schneider, inspirita de la masakro de Oradour-sur-Glane en 1944. Ĝi aperis en 1975 kaj estis rekompencita de pluraj César-oj, el kiuj la César por plej bona filmo la saman jaron, la César por plej bona aktoro al Philippe Noiret, kaj la "César de César-oj" en 1985.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

