Robert Collett
| Robert Collett | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Robert Collett | |||||
| Naskiĝo | 2-an de decembro 1842 en Christiania | ||||
| Morto | 27-an de januaro 1913 (70-jaraĝa) en Christiania | ||||
| Tombo | Vår Frelsers gravlund en Oslo, 9646 (1913–) | ||||
| Lingvoj | norvega vd | ||||
| Ŝtataneco | Norvegio | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Peter Jonas Collett (mul) | ||||
| Patrino | Camilla Collett (mul) | ||||
| Gefratoj | Alf Collett (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | zoologo natursciencisto scienca kolektisto marbiologo botanikisto kuratoro | ||||
| Laborkampo | zoologio | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robert COLLETT (2a de Decembro 1842 – 27a de Januaro 1913) estis norvega zoologo. Collett estis direktoro kaj zorganto de la Zoologia Muzeo en la Universitato de Oslo.[1]
Robert Collett naskiĝis en Christiania (nune Oslo), Norvegio. Li estis la plej aĝa filo de Profesoro Peter Jonas Collett (1813–51) kaj verkistino Camilla Collett (1813–95). Patrinflankaj onkloj estis Oscar kaj verkisto Henrik Wergeland, kaj patrinflankla onklo estis ŝipoficiro kaj negocisto Peter Severin Steenstrup. Li havis tri pli junaj fratoj, inter kiuj verkisto kaj historiisto, Alf Collett. Li neniam edziĝis.[2][3][4][5]
Li studis en la Latina Lernejo de Lillehammer kaj estis fakulo pri zoologio en la Universitato de Oslo. El 1864 li estis zorganto en la Zoologia Muzeo de Oslo. En 1882 li iĝs ties direktoro kaj estis nomumita profesoro en 1885. Li laboris pri vertebruloj, ĉefe pri fiŝoj. Li priskribis multajn novajn speciojn de fiŝoj, araneoj kaj aliaj organismoj.[6][7]
Lia populara libro Norges pattedyr temis pri mamuloj de Norvegio. Tiu libro estis influa por ke Charles Elton studu la periodajn fluktuojn en animalaj populacioj. La verko de Elton pri animalaj fluktuoj, aparte pri tiuj de lemingoj defiis la ideo ke estas ekvilibro en naturo.[8]
Collett estas omaĝata en la sciencaj nomoj de du specioj de reptilioj: nome lacerto Ctenotus colletti kaj serpento Pseudechis colletti.[9]
Referencoj
- ↑ Arne Semb-Johansson Robert Collett. Norsk biografisk leksikon. Alirita 1a de Januaro, 2017 .
- ↑ Robert Collett University of Oslo
- ↑ Sigurd Aa. AarnesKristin Ørjasæter Jonas Collett - 2. Norsk biografisk leksikon. Alirita 1a de Januaro, 2017 .
- ↑ Kristin Ørjasæter Camilla Collett. Norsk biografisk leksikon. Alirita 1a de Januaro, 2017 .
- ↑ Terje Bratberg Alf Collett, Jurist, Historiker, Genealog. Norsk biografisk leksikon. Alirita 1a de Januaro, 2017 .
- ↑ Collett, R. (1879). “On a new Fish of the Genus Lycodes from the Pacific.”, Proceedings of the Zoological Society of London 47, p. 381–382. doi:10.1111/j.1096-3642.1879.tb02667.x.
- ↑ “Robert Collett”, Store norske leksikon.
- ↑ Stenseth NC (1995). “The long-term study of voles, mice and lemmings: homage to Robert Collett”, Trends Ecol. Evol. 10 (12), p. 512. doi:10.1016/s0169-5347(00)89218-6. Bibkodo:1995TEcoE..10..512S.
- ↑ Beolens, Bo; Watkins, Michael; Grayson, Michael (2011). The Eponym Dictionary of Reptiles. Baltimore: Johns Hopkins University Press. xiii + 296 pp. (ISBN 978-1-4214-0135-5). ("Collett", p. 56).
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

