Robert Bolt

Robert Bolt
Oskar-premiito
Persona informo
Robert Bolt
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1924 (1924-08-15)
en Sale
Morto 20-an de februaro 1995 (1995-02-20) (70-jaraĝa)
en Petersfield
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per apopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater The Manchester Grammar School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Robert Bolt
Familio
Edz(in)o Sarah Miles (1988–1995)
Ann Jones (en) Traduki (1980–)
Sarah Miles (1967–)
Celia Roberts (en) Traduki (1949–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
verkisto
filmreĝisoro
dramaturgo
scenaristo
filma scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo dramo kaj kina scenverkado Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert Oxton BOLT (n. la 15-an de aŭgusto 1924 en Sale, Anglio ; m. la 20-an de februaro 1995 en Petersfield, Anglio) estis brita dramisto kaj scenaristo. [1]

Vivo

Robert Bolt ĉeestis la Manchester Grammar School kaj poste studis historion kaj anglan lingvon ĉe la Universitato de Manĉestro. Ne multe oni scias pri lia privata vivo.

Li verkis scenarojn por la konataj filmaj epopeoj Lawrence of Arabia, Doctor Zhivago, kaj Ryan's Daughter, ambaŭ reĝisoritaj de David Lean. Bolt gajnis Akademian Premion pro Doctor Zhivago en 1966. En 1967, li gajnis duan Oskaron pro sia scenaro por A Man for All Seasons, ambaŭfoje gajnante la premion por Plej Bona Adaptita Scenaro. Li gajnis tri Premiojn Orajn Globojn, plej laste en 1988 pro sia laboro pri Mission. Li ankaŭ ricevis aliajn premiojn kaj nomumojn.

La infanteatraĵo de Bolt, The Thwarting of Baron Bolligrew, estis produktita kiel pupteatro fare de la Augsburger Puppenkiste kaj unue elsendita en ses epizodoj de Hessischer Rundfunk fine de 1963.

De 1967 ĝis 1975 kaj de 1988 ĝis sia morto en 1995, Bolt estis edziĝinta al la brita aktorino Sarah Miles.

En filmoj verkitaj de Robert Bolt ĉefrolis geaktoroj kiel Peter O'Toole, Julie Christie, Rod Steiger, Omar Sharif, Liam Neeson, Geraldine Chaplin, Anthony Quinn, Paul Scofield, Anthony Hopkins, Vanessa Redgrave, Jeremy Irons, Laurence Olivier, Mel Gibson, Robert De Niro kaj multaj, multaj aliaj.

Referencoj

  1. Calder, John, "Obituary: Robert Bolt", 23 February 1995.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.