Richard Simcott
| Richard Simcott | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 27-an de januaro 1977 (49-jaraĝa) en Chester |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Alma mater | Universitato de Islando (2013–2013) Dalarna University (en) Universitato de Malmö (2006–2007) Universitato de Karolo (2003–2004) Universitato de Hull - bakalaŭro (1995–1999) |
| Okupo | |
| Okupo | lingvisto preleganto |
| TTT | |
| Retejo | http://speakingfluently.com |
Richard Simcott estas brita multlingvemulo (angle : hyperpolyglot) de Chester, vivante en Makedonio. kiu kapablas komuniki en 30-35 lingvoj, ankaŭ en tre bona Esperanto[1]. En 2015 la Goethe Institut nomis lin "Ambasadoro por plurlingvismo" [2][3].
Harper Collins referis al li kiel "Unu el la plej multlingvaj homoj de la Unuiĝinta Reĝlando"[4]. Krom la lingvoj, kiujn li flue parolas, li ankaŭ aktive pristudis pli ol 50 lingvojn je iu momento de sia kariero[4].
Vivkuro
Li naskiĝis en Anglio apude de Kimrio, lerninte ne nur la anglan kiel denaska lingvo, sed ankaŭ la kimran kaj poste la francan kiun li ankaŭ jam lernis junaĝe. Lia patro reedziĝis kun taja virino kio kondukis lin lerni la tajan lingvon dum vojaĝoj al Tajlando kiam li estis dekjara. Depost tiam li lernis multe pliajn lingvojn, inkluzive de la turka, pola, hebrea, ĉina, islanda, makedona[5] kaj Esperanto[6][4].
Li ankaŭ gastigis internaciajn poliglotajn konferencojn kaj estas ĉefa estrarano de tiuj konferencoj[7].
Simcott laboris kun lingvoj en la diplomatia servo de Britio, li estis produktmanaĝero por Emoderation, samkiel la lingvodirektoro por Polpea. Li estis prezentita en "Word Play", la kanada dokumenta filmo pri poliglotoj[8] kune kun Axel Van Hout, Alexandre Coutu kaj Steven Kaufmann. Simcott havas propran blogon, nomatan "Speaking Fluently" kaj publikigis libron pri francaj mallongaj rakontoj.
Referencoj
- ↑ Peter Baláž, Poliglotoj konferencis en Ljubljano, Eŭropa Bulteno, p. 4, n-ro 187, decembro 2018.
- ↑ Polyglot conference 2018 : "Organizintoj" Arkivigite je 2019-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Williams, Martin "Natural born linguists: what drives ", The Guardian, la 5-a de septembro 2013, alirite la 21-an de januaro 2019.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 John Fotheringham, "Interview with Hyperpolyglot Richard Simcott of SpeakingFluently.com[rompita ligilo]", la 16-an de januaro 2015.
- ↑ Alex Gentry, "My Favorite Language Learners Series: Richard Simcott", Medium, la 9-an de decembro 2016, alirite la 21-an de januaro 2019
- ↑ Luca Lampariello, "An extraordinary story : Richard Simcott Arkivigite je 2018-05-01 per la retarkivo Wayback Machine", Thepolyglotdream.com, la 13-an de januaro 2013, alirite la 21-an de januaro 2019.
- ↑ Jimmy Mello, "Richard Simcott – A polyglot from Chester and a life-long language learner speaking Portuguese Arkivigite je 2019-01-17 per la retarkivo Wayback Machine" (Richard Simcott – poligloto de Chester kaj vivlonga lingvolernanto parolas la portugalan), MyPolyglot, la 9-an de julio 2015, alirite la 21-an de januaro 2019.
- ↑ Video: 16x9 - Word Play : Hyperpolyglots speak so many anguages, YouTube. Google, Inc, la 7-an de majo 2012, alirite la 21-an de januaro 2019.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo Richard Simcott Arkivigite je 2019-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Richard Simcott ĉe X / Twitter
- Richard Simcott sur Facebook
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

