Richard Osman
| Richard Osman | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 28-an de novembro 1970 (55-jaraĝa) en Billericay | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Alma mater | Trinity College - politika scienco, sociologio Warden Park School (en) | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Mat Osman (en) | ||||
| Infanoj | 2 | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | kreiva direktoro komediisto verkisto prezentisto televida reĝisoro televida prezentisto televida produktoro aŭtoro | ||||
| Laborkampo | televida programo, televida produktado, kina reĝisorado, krimromano kaj detektiva literaturo | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Thursday Murder Club vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Richard Thomas OSMAN (naskita la 28-an de novembro 1970 en Billericay, Essex) estas brita televida prezentisto, produktoro, komikisto kaj aŭtoro de krimaj kaj suspensromanoj. Li estas la kreinto kaj iama kunprezentanto de la kvizspektaklo Pointless ĉe BBC One. Li prezentist kvizojn ĉe BBC Two. Li estas la aŭtoro de la mistera krima libroserio Thursday Murder Club. [1]
Li estis la kreinto kaj kunprezentanto de la sukcesa BBC-ludspektakloj Pointless, Two Tribes kaj Richard Osman's House of Games kaj aperis en komediaj spektakloj Insert Name Here, The Fake News Show kaj Would I Lie to You?.
Li studis ĉe Trinity College, Universitato de Kembriĝo, kaj estis kreiva direktoro de televida produktadfirmao Endemol UK, kie li produktis programojn kiel Prize Island kaj Deal or No Deal.
Ekde 2022, li parte distancigis sin de sia televida laboro por koncentriĝi pri sia literatura verko. [2] Kiel verkisto, li estas la aŭtoro de internacie sukcesaj misterromanoj kiel ekzemple la serio "Thursday Murder Club", kiu ĉefroligas kvar emeritojn loĝantajn en loĝkomplekso por maljunuloj, el kiu dek unu milionoj da ekzempleroj vendiĝis en kvindek landoj. La unua libro en ĉi tiu serio estis adaptita por filmo en 2025.
Verkaro
- Richard Osman, Alexander Armstrong: A pointless history of the world. Coronet, London 2016.
- The world cup of every thing. Coronet Books, London 2017.
- Richard Osman's house of games: 1,054 questions to test your wits, wisdom and imagination. BBC Books, London 2019.
- Richard Osman's house of games: 101 new & classic games from the hit BBC series. BBC Books, London 2020.
- We Solve Murders. romano. Viking, London 2024.
Libroserio Thursday Murder Club
- The Thursday Murder Club. romano. Viking, London 2020.
- The Man Who Died Twice. romano. Viking, London 2021.
- The Bullet That Missed. romano. Viking, London 2022.
- The Last Devil To Die. romano. Viking, London 2023.
Referencoj
- ↑ Richard Osman on Who Do You Think You Are?: Everything you need to know (28 November 2023).
- ↑ "Richard Osman: Pointless star quits BBC quiz show", BBC News, 8 April 2022.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

