Richard Dadd
| Richard Dadd | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1817 en Chatham |
| Morto | 7-an de januaro 1886 (68-jaraĝa) en Broadmoor Hospital |
| Mortokialo | pulma malsano |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Unuiĝinta Reĝlando |
| Alma mater | King's School, Rochester (en) Reĝa Akademio de Artoj |
| Okupo | |
| Okupo | pentristo ilustristo konstrua desegnisto |
| Verkoj | The Fairy Feller's Master-Stroke |

Richard Dadd [RIĈ'd dad] (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1817 en Chatham, Kent, mortis la 7-an de januaro 1886 en Londono) estis angla pentristo de feoj kaj aliaj supernaturaj temoj.
20-jaraĝa, lin anigis la Royal Academy of Art (Reĝa Akademio de Belarto), kaj li komencis ekspozicii siajn verkojn. Entute, tiuj ne estis tre rimarkindaj.
Dum vojaĝo en okcidenta Azio kaj Eŭropo en 1842, Dadd iĝis progresive malpli racia kaj pli perforta, kredante ke lin influis la egipta dio Oziriso.
Revenante anglien, oni diagnozis frenezecon, kaj lia familio prenis lin al la kampara vilaĝo de Cobham, Kent, por refortiĝo. Tamen, en 1843, Dadd, kredante ke sia patro estis la Diablo maskata, murdis lin per tranĉilo. Dadd fuĝis al Parizo, sed survoje provis, sensukcese, murdi alian turiston per razilo. Arestita de la polico, li konfesis la murdon de sia patro, kaj estis resendata al Anglio, kie li estis internigata en Bethlem, iama fifama frenezulejo.
En la malsanulejo, oni permesis lin pentri, kaj tie li pentris siajn plej bonajn verkojn, kaj sian faman majstroverkon The Fairy Feller's Master-Stroke (La majstrofrapo de la fea ulo) (vidu bildon).
Post 20 jaroj, li estis translokigata al Broadmoor frenezulejo, kie li mortis, 69 jaraĝa, de "malsano de la pulmoj".
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

